Julianna Vas--Szegedi, Vekiĝo |
|
La vojoj estas |
neĝkovritaj, la domoj, |
krudgrizaj homoj |
malvarmume sin vestas. |
|
La vintro urĝas, |
strebas transvivi, do, ne, |
tamen, ho, mole |
ĝia forto disfluas. |
|
Vuale venas |
laŭorde de l' naturo |
stranga futuro, |
palan esperon tenas. |
|
La sun' timeme |
kuraĝiĝas kun nuboj, |
lacaj fumtuboj |
spiregas frostotreme. |
|
Perdita sento. |
Kreskaĵeto klopodas, |
finte ridetas |
al la rigida vento. |
|
Suno elfore |
vidiĝas tra nebuloj, |
grizaj okuloj |
time rigardas fore. |
|
Postlasi nome |
paseon kaj ekspiri! |
Emfaze iri |
ne mute kaj pli home! |
|
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Julianna Vas--Szegedi, publikigita 2004-02. |