eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Pomerujo-kanto [-] | Esperanto | 2005-11-16 | Arg-671-334 | 2013-01-31 14:42 Manfred | nur tiun forigu |
Adolf Pompe | * Pommernlied [-] | Germana | 1852 | Arg-670-334 | 2013-01-31 14:43 Manfred | nur tiun aldonu |
Adolf Pompe, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
La poemo estas kantebla laŭ la melodio de la kanto "Freiheit, die ich meine". Aŭdu ĝin en http://ingeb.org/Lieder/freiheit.html. |
Argiope-informo: |
La aspekto de tiu ĉi versio estas barita. |
Supozeble la aŭtoro decidis tion. |
Traduko de la Germana poemo "Pommernlied" de Adolf Pompe (*1831-01-12 - †1889-12-23) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2005-11-16. Gustav Adolf Pompe, naskita je la 12a de Januaro 1831 en Stetino (Stettin/Szczecin), studis en Halle/Saale la teologion kaj la filologion. Lia Pomerujo-kanto troviĝas en iu el liaj leteroj al lia patrino, datumita je la 19a de Marto 1852. Laŭdire ĝi estiĝis dum studenta feria migrado en la Harc-montaro. En iu restadejo ekkantis - kiel li skribas - unu post alia la diversaj landanoj siajn hejmlandajn kantojn, sed du studentoj el Pomerujo kun bedaŭro aŭskultis; tiutempe ja ne ekzistis Pomeruja kanto. Tiam laŭdire la tria rapide skizis la versojn kaj surprizis per tio la amikaron. Adolf Pompe deĵoris poste post mallonga instrua agado interalie en Greifenberg (nun: Gryfice), kiel supera pastoro en Labes, kiel superintendento en Lauenburg/Pommern (nun: Lebork) kaj pli poste en Demmin (okcidenta Pomerio), kie li mortis je la 23a de Decembro 1889. [el la libro "Pommernfibel"- malgranda eldonaĵo, Tio, kion ĉiu germano sciu pri Pomerujo, eldonita de la kultur-sekcio de la Pomeranaro (Pommersche Landsmannschaft) en 1982 en Hamburgo (Hamburg.] Pri la verkinto Adolf Pompe vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Gustav_Adolf_Pompe. Pri la Pomerujo-kanto legu: http://de.wikipedia.org/wiki/Pommernlied. |