Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun aldonu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 

Фёдор Сологуб,
Расточитель

 
tradukita de Michel Duc Goninaz    
 
Mi la korpon liveris al ŝimo,   Измотал я безумное тело,
Disipinte trezoron de l' sort'.   Расточитель дарованных благ,
Jen mi staras ĉe la noktolimo   И стою у ночного предела,
En nudeco, senhelpa, sen fort'.   Изнурен, беззащитен и наг.
 
Kaj mi petas de la Dia graco   И прошу я у милого Бога,
— senkomparas la preĝa sincer'! —   Как никто никогда не просил:
“Nur iomon da forto donacu   „Подари мне еще хоть немного
Al mi, kiun lacigas la ter'.   Для земли утомительной сил.
 
Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,   Огорченья земные несносны,
Por mi troas la tera plenum',   Непосильны земные труды,
Sed printempoj min, ho kiom! ravas,   Но зато как пленительны весны,
Kaj freŝigas min akva brakum'.   Как прохладны объятья воды!
 
Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,   Как пылают багряные зори,
Kiel revas jasmena arbet',   Как мечтает жасминовый куст,
Kiel milde lazuro rigardas,   Сколко ласки в лазоревом взоре
Kiel kisas la lipa impet'!   И в лобзании радостных уст!
 
Dezirata eĉ pli, ol kisado,   И еще вожделенней лобзанья,
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',   Ароматней жасминных кустов
Estas forto de sonĝa persvado   Благодатная сила мечтанья
Kaj de versoj la milda refren'.   И певучая сладость стихов.
 
Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere   У тебя, милосердного Бога,
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.   Много славы, и света, и сил.
Donu iom da vivo surtere,   Дай мне жизни земной хоть немного,
Por ke kantojn komponu mi plu!”   Чтоб я новые песни сложил!“
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ
Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05),
publikigita 1917-06-13.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).