eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | |
1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |
steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |
ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | |
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |
kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |
nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |
2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |
la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | |
sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | |
Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | |
de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | |
dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | |
3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | |
en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | |
duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | |
Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | |
ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | |
malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | |
4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |
........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |
........................ | ne multon scias ni. | |
........................ | Ni teksas iluziojn | |
........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |
........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |
5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |
........................ | la Savon, ne plu fidi | |
........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |
........................ | Nin faru simpl-animaj, | |
........................ | infane Dio-timaj | |
........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |
6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |
........................ | el mond' nin volu preni | |
........................ | per milda morto for. | |
........................ | Nin tiam al ĉielo | |
........................ | venigu, al la celo: | |
........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |
kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |
silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |
Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | |
sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | |
dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | |
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |