eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Dektritilio, ĉapitro 9, Sur arbaraj padoj | Esperanto | Arg-1174-582 | 2012-04-26 10:40 Manfred | nur tiun forigu | |
Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 9, Auf Waldes Pfaden | Germana | Arg-1173-582 | 2012-04-26 10:14 Manfred | nur tiun aldonu |
Friedrich Wilhelm Weber, |
tradukita de Manfred Retzlaff |
1 Gardi je urs-piedego |
povas sin la kapreolo, |
sed ne kontraŭ kato, kiu |
ĝin atakas je la kolo. - |
2 Se vi iras tra arbaro, |
gardu vin sur vojoj viaj: |
Fiaj elfoj estas tie, |
nigraj homoj eĉ pli fiaj. - |
3 Sovaĝej’! La laca suno |
kuŝas sur rokvandoj vastaj, |
por regali lastajn florojn |
per favoroj siaj lastaj. |
4 Siblas tra la arbopintoj |
de l’ fagaro, la trankvila, |
de l’ kolombo, la sovaĝa, |
kurta, klaka bat’ flugila. |
5 Pego hakas, fore sonas |
de l’ monedoj la kriĉado; |
kaj jen, kvazaŭ monto spirus, |
longa, peza suspirado. |
6 Zumas nur abeloj cirkaŭ |
genciano kaj serpilo, |
krias akcipitro ie, |
ree muto kaj trankvilo. - |
7 Gardu vin, Elmar’! - Li iris |
malrapide tra l’ ravinoj, |
kie for de l’ homoj kunen |
venas cervoj kaj cervinoj. |
8 Ĉu li volis sekvi beston, |
pro plezuro ĝin mortigi? |
Ho, li volis en sanktejo |
preĝi kaj sin senpekigi. - |
9 Venis li al senarbejo |
verda jen en la arbaro, |
kaj sur tiu staris meze |
ega kverko de Donaro. 1) |
10 Larĝe kiel templa halo |
volbis sin branĉaro ĝia, |
sanktigita, ne lezita |
de hakil’ au klingo ia. |
11 Lau saga’ kaj patra kredo |
estis ĝi propraj’ de dio, |
susuranta kaj en trunko |
kaj en branĉo kaj folio. |
12 Tien iris nun Elmaro, |
senarmile, manligite; |
propravole mallibera |
supren li sin turnis rite. |
13 Staris kun klinita kapo |
li en la sanktejo dia, |
diris li: „Tro longe venis |
mi ne plu al servo via. |
14 Ho, mi aŭdas, ke kolero |
via tremas tra l’ folioj! |
Se malamas min teruloj, |
min favoru, bonaj dioj! |
15 Se en la arbaron iris, |
knab’, de birda kant’ logita, |
lin insultas, sed ne longe, |
la patrino afliktita. |
16 Vi koleru, sed ne troe, |
venas mi kun vunda koro; |
ĉar purigas pentemulon |
ja la fluo de la ploro. |
17 Ho, vi Eternulo, kiun |
serĉas mi el tuta koro, |
kiu vi la sunon regas |
kaj homsortojn kun favoro; |
18 kiu vi al mi proksime |
flustras ion arbopinte, |
kies sencon tamen mi ja |
ne komprenas, gin aŭdinte; |
19 ĉu Votano, ĉu Donaro |
estas via nom’, ho Dio? |
Estas vi neekkonita, |
unusola, same ĉio! |
20 Tie ĉi sur konsekrita |
grundo mi al vi oferas |
ĉion, kion mi sopiras, |
ĉion, kion mi esperas! |
21 Mi rezignas pri feliĉo, |
dezirante vian gracon; |
mi fordonas la sopiron, |
donu vi al mi nur pacon! |
22 Volas mi abnegacii!“ - |
Jen rompiĝas la silento! |
Jen kraket’ kaj kordosiblo |
kiel siblo de serpento! |
23 Sanceliĝis jen Elmaro, |
sag’ en lia brust’ fiksiĝis, |
tiun elŝirinte salte |
en densejon li eniĝis. |
24 Fuĝo kaj rapida sekvo! |
Kaptis lin Elmar’: „Murdisto!“ |
- kriis li - „Vi maliculo! |
Vi, de l’ rego mesaĝisto? |
25 Kiam mi al malfermita |
vokis vin batal-defio, |
vi fanfaronul’ retiris |
vin post via komisio! |
26 Sed feliĉe! Malhonorus |
mian glavon sango via! |
De servisto strangolite |
mortu ja kanajlo tia! |
27 Vi ne tremu! Mi ne tuŝos |
vin, samkiel oni restas |
for de iu, kiu de la |
pesto infektita estas. |
28 Ĉu ne aĉeteblis iu? |
Ĉu ne trovis vi friponon, |
ke al vi vi propramane |
malhonoris la blazonon? |
28 Mute lin rigardis tiu, |
furioze kaj timide; |
glitis suben lia arko, |
staris ili vid-al-vide. |
30 Balbutante vokis Gero: |
„Antau tribunalon venos |
vi! Mi tie vin akuzos!“ |
Jen Elmar’: „Mi gin eltenos!“ - |
31 „Se vi min ofendos, tiam 2) |
neniigos proskripcio |
reĝa vin, ĉar ni potencas!“ |
Jen Elmaro: „Juĝos dio! |
32 Kuru for!“ - La Frank’ forfuĝis |
kun malben’ tra l’ arbustaro; |
de l’ sovaĝa kato krio |
raŭke sonis el fagaro. |
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden, Kapitel 9, Auf Waldes Pfaden" de Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04). |
1) Tio estas kverko konsekrita al la dio Donaro. |
2) \\„Se vi lezos min, vin reĝa\\neniigos proskripcio;\\la potenco estas nia!“\\Jen Elmaro: „Juĝos dio!“ |