eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Abendlied | Esperanto | 2012-11 | Arg-1378-645 | 2012-11-27 18:34 Manfred | nur tiun aldonu |
August Heinrich Hoffmann | * Abendlied | Germana | Arg-1300-645 | 2012-11-27 18:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 2013-01-27 | Arg-1943-645 | 2014-01-28 23:29 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1988-04-16 | Arg-1302-645 | MR-212.1 | 2012-11-04 23:01 Manfred | nur tiun aldonu |
August Heinrich Hoffmann, |
tradukita de Manfred Retzlaff |
Ree vesperiĝas |
ĉie en la rond', |
paco subeniĝas |
kaj ripozas mond'. |
Riveret' nur fluas |
ĉe la roko jen, |
kaj ĝi daŭre bruas |
plu kaj plu sen ĝen'. |
Ne vespero iu |
endormigas ĝin, |
sonoril' neniu |
je la tago-fin'. |
Mia koro, tia |
estas ankaŭ vi! |
Pacon trovos mia |
koro nur en Di'. |
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2013-01-27. La melodio estas aŭdebla en http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html. |