eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Jens Christian Hostrup | * En skål for den mø i blufærdige vår! | Danish | Arg-1632-814 | 2013-02-03 11:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Poul Thorsen | Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin' | Esperanto | Arg-1633-814 | 2013-02-03 12:01 Manfred | nur tiun forigu | |
Richard Schulz | Trinklied | Germana | 1981-02-14 | Arg-1634-814 | 2013-02-26 15:17 Manfred | nur tiun aldonu |
Jens Christian Hostrup, |
tradukita de Poul Thorsen |
Nun tosto por ĉiu tutjuna deculin' |
Tosto por ĉiu matrono! |
Tosto por Amor-intima etulin'! |
Tost' por la hejma Madono! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'. |
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Nun tosto por ŝi kun floranta vangopar'! |
Tosto por kiu diskretas! |
Tosto por ŝi kun revanta okular' |
aŭ nur per unu koketas! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'. |
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Nun tosto por ŝi kun neĝblankaj mamoj - ve! |
Same la haŭtledulino! |
Vivu l'edzino sukere, ĉu ne? |
Gaju la am-cedulino! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'. |
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Par grasaj, graciaj kaj grandaj ĉe la fin', |
junaj, maljunaj nun kune! |
Tute egale - nur verŝu pli da vin'! |
Tosto por ĉiuj komune! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'! |
Gaje tostu por ĉi karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Traduko de la Dana poemo "En skål for den mø i blufærdige vår!" de Jens Christian Hostrup (*1818-05-20 - †189211-21) en Esperanton de Poul Thorsen (*1915-01-07 - †2006-01-30). Pri Poul Thorsen vidu la retejojn http://www.esperanto.net/literaturo/autor/thorsen.html kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Poul_Thorsen. |