eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Alveno de l' printempo | Esperanto | 2011-01-25 | Arg-1712-848 | MR-522-1 | 2013-02-28 19:14 Manfred | nur tiun forigu |
August Heinrich Hoffmann | * Frühlings Ankunft | Germana | Arg-1711-848 | 2013-02-28 19:11 Manfred | nur tiun aldonu |
August Heinrich Hoffmann, |
tradukita de Manfred Retzlaff |
Ree nun verdiĝas ĉio |
Sur herbejo kaj kampar’. |
Kaj ekestas eŭforio |
Anstataŭe de malklar’. |
Jes, post vintra la sufero |
Printempiĝas je la fin’, |
Regas ĝojo sur la tero, |
Tio feliĉigu nin. |
Vidu, tie papilio |
Flugas en printemp-ornam’, |
Ĝi anoncas, ke nun ĉio, |
Kio mortis, vivas jam. |
Nur violoj rigardantaj |
Jen timeme al la sun’ |
Estas kvazaŭ demandantaj : |
« Ĉu printempas vere nun ? » |
Vidu, la alaŭdoj tie |
Super ni en la aer’ ! |
Ili kantas idilie |
Por ni sube sur la ter’ ! |
Nun forfuĝas la sufero, |
Printempiĝas ĉie ĉi – |
Printempiĝas sur la tero |
Ankaŭ en la brust’ al ni ! |
Traduko de la Germana poemo "Frühlings Ankunft" de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2011-01-25. |