eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Conrad Ferdinand Meyer | * Friede auf Erden | Germana | Arg-205-101 | 2005-08-01 13:01 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfredo Ratislavo | Paco sur la Tero | Esperanto | 2003-12-12 | Arg-206-101 | MR-411-1 | 2005-08-01 13:06 Manfred | nur tiun forigu |
Willy Nüesch | Paco sur tero | Esperanto | Arg-274-101 | 2013-08-28 18:38 Manfred | nur tiun aldonu |
Conrad Ferdinand Meyer, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Kiam la paŝtistoj sian |
Gregon lasis kaj la Dian |
Vorton portis tie iam |
Tra la pordo de kaban' |
Al patrino kaj infan', |
Kantis plu la anĝelar' |
Kun promes' al la homar': |
"Paco sur la Ter' por ĉiam!" |
Kantis tiel l' anĝelar', |
Spertis tamen la homar' |
Kiom da sufer' de tiam |
Pro milito kaj malam' |
En la Sankta Nokto jam! |
Kantis ili petegante |
Kaj mallaŭte akuzante: |
"Paco sur la Ter' por ĉiam!" |
Estas tamen daŭra kredo, |
Ke la malfortul' ne predo |
De perforto estu ĉiam. |
Batos iam ties horo, |
Eĉ en murdo kaj teroro |
Da justec' enestas io. |
Estos hom-generacio, |
Kiu pacon serĉos iam. |
Malrapide ĝi formiĝos, |
Ĝia tasko plenumiĝos. |
Forĝos ĝi armilojn iam, |
Kiuj estos sen danĝer', |
Kiuj portos al la Ter' |
Pacon, kiu ne plu ĉesas, |
Kiel l' anĝelar' promesas: |
Paco sur la Ter' por ĉiam! |
Traduko de la Germana poemo "Friede auf Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado Ferdinando Majero, *1825-10-11 - †1898-11-28) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2003-12-12. Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto, verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis precipe en la germana lingvo lirikaĵojn kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo troveblas en la interreto interalie en http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm. |