eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Kálmán Kalocsay | Dornrozeto | Esperanto | Arg-2226-1022 | 2014-12-16 16:56 Manfred | nur tiun forigu | |
Johann Wolfgang von Goethe | * Heidenröslein | Germana | Arg-2069-1022 | 2014-05-23 13:04 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Knab' rozeton vidis li | Esperanto | Arg-2225-1022 | 2014-12-16 16:29 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | La rozeto | Esperanto | Arg-2070-1022 | 2014-05-23 12:25 Manfred | nur tiun forigu | |
Gotthilf Sellin | Rozeto en herbejo | Esperanto | Arg-2071-1022 | 2014-12-16 16:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Konrad Matheus | Roz' sur erikejo | Esperanto | Arg-2227-1022 | 2014-12-17 13:24 Manfred | nur tiun aldonu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | |
tradukita de Kálmán Kalocsay | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | |
Vidis knab': Jen, juna flor'! | Knabo vidis – jen rozeto | |
Rozujet' kampara! | Sur la kampo staras; | |
Bela, kiel la aŭror'! | Bela, juna la floreto . . . | |
Li alkuris ĝoje por | Vive kuras la knabeto, | |
Vidi, kiel kara! | Ĝojas, miras, flaras. | |
Rozo, rozo, ruĝa roz', | Sur la kampo la rozet' | |
Rozujet' kampara. | Kiel infanet'. | |
Diris knab': Mi volas vin, | Knabo diris : « mi eltiros | |
Rozujet' kampara. | Belulinon mian »; | |
Diris roz': Mi boras vin, | Floro diris : « vi foriros, – | |
Ĉiam vi memoras min, | Per pikiloj mi disŝiros | |
Pro l' dolor' amara. | Tuj la manon vian ». | |
Rozo, rozo, ruĝa roz', | Sur la kampo la rozet' | |
Rozujet' kampara. | Kiel infanet'. | |
Knabo rozon ŝiris do | La sovaĝa knab' ridante | |
De l' rozuj' kampara, | La rozeton prenis, – | |
Ĝi, defende, pikis tro! | La floreto batalante | |
Sed ne helpis ve kaj ho | Sin defendis pikadante, | |
Kontraŭ vol' barbara. | Sed la sorto venis. | |
Rozo, rozo, ruĝa roz', | Sur la kampo la rozet' | |
Rozujet' kampara. | Kiel infanet'. | |
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo, *1911 - †1976). Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm. | Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php. |