eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Joseph Ferdinand Berger | Lastaj vortoj | Esperanto | 1958 | Arg-467-160 | 2009-11-22 09:37 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | Lastaj vortoj (0) | Esperanto | 2004-05-16 | Arg-475-160 | 2004-05-16 17:17 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfredo Ratislavo | Lastaj vortoj (1) | Esperanto | 2004-05.15 | Arg-316-160 | 2004-05-16 13:55 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfred Retzlaff | Lastaj vortoj (2) | Esperanto | 2004-05-16 | Arg-474-160 | MR-311-5 | 2004-05-16 13:52 Manfred | nur tiun aldonu |
Annette von Droste-Hülshoff | * Letzte Worte | Germana | Arg-315-160 | 2004-05-27 10:56 Manfred | nur tiun aldonu |
Annette von Droste-Hülshoff, |
tradukita de Joseph Ferdinand Berger |
Amatoj, kiam min forlasis |
spirit', ne ploru do pro mi! |
Por paca ekzistad' min kaŝis |
en brila tag' la bona Di'. |
Ne estas plu ĉagreno tera. |
Eternas via bild' ĉe mi. |
Mi petos pri balzamo vera |
por vundoj kaj dolor' de vi. |
Se svingas Pac' en nokta ombro |
Serafflugilojn super Ter', |
ne pensu plu pri mia tombo! |
Salutas mi el stela sfer'. |
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte" de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10 - †1848-05-24) en Esperanton de Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 - †1976-03-28) en 1958. Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue publikigita en 1958, ĝi aperis en la Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2, sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon "http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/ Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio. Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli nova scienca ekkono - de ŝia nevino Elisabeth, post la morto de Annette von Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis la poemon al Annette von Droste-Hülshoff. Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2.. |