eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | En la arbaro | Esperanto | Arg-344-172 | 2004-02-22 11:32 Manfred | nur tiun forigu | |
Theodor Storm | * Im Walde | Germana | Arg-343-172 | 2004-02-22 11:29 Manfred | nur tiun forigu |
Theodor Storm, | Theodor Storm, | |
tradukita de Manfredo Ratislavo | ||
Hier an der Bergeshalde | Ĉi tie ĉe l’ deklivo | |
Verstummet ganz der Wind; | Mutiĝas nun la vent’, | |
Die Zweige hängen nieder, | Kaj sidas sub la branĉoj | |
Darunter sitzt das Kind. | Infano en silent’. | |
Sie sitzt in Thymiane. | En timian-odoro | |
Sie sitzt in lauter Duft; | Ŝi sidas sur la ter’; | |
Die blauen Fliegen summen | La bluaj muŝoj zumas | |
Und blitzen durch die Luft. | Kaj brilas tra l’ aer’. | |
Es steht der Wald so schweigend, | Silentas la arbaro, | |
Sie schaut so klug darein; | Rigardas saĝe ŝi, | |
Um ihre braunen Locken | Kaj ĉirkaŭ la harbukloj | |
Hinfließt der Sonnenschein. | Fluadas sun-radi’. | |
Der Kuckuck lacht von ferne, | Kukolo ridas fore; | |
Es geht mir durch den Sinn: | Pensigas io min: | |
Sie hat die blauen Augen | Ŝi havas la okulojn | |
Der Waldeskönigin. | De la arbar-reĝin’. | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04). | Traduko de la Germana poemo "Im Walde" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |