eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Theodor Storm | * Oktoberlied | Germana | Arg-349-174 | 2004-02-22 17:51 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfredo Ratislavo | Oktobra kanto | Esperanto | Arg-351-174 | 2004-02-22 17:52 Manfred | nur tiun aldonu | |
Richard Schulz | Oktobra lido | Esperanto | Arg-352-174 | 2013-02-26 15:14 Manfred | nur tiun forigu |
Theodor Storm, | Theodor Storm, | |
tradukita de Richard Schulz | ||
Folioj falas en nebul'. | Der Nebel steigt, es fällt das Laub; | |
Ni vinon nun gustumu! | Schenk ein den Wein, den holden! | |
La grizan tagon kune ni | Wir wollen uns den grauen Tag | |
Orumu, ja orumu! | Vergolden, ja vergolden! | |
Kaj turbulentas la veter' | Und geht es draußen noch so toll, | |
Kristane aŭ pagane, | Unchristlich oder christlich, | |
La Tero estas ja la Ter': | Ist doch die Welt, die schöne Welt, | |
La vento bruas vane. | So gänzlich unverwüstlich! | |
Kaj plendas iam ajn la kor', - | Und wimmert auch einmal das Herz, - | |
Tintigu ni la glasojn! | Stoß an und laß es klingen! | |
Ni scias ja, bravega kor' | Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz | |
Ne timas embarasojn. | Ist gar nicht umzubringen. | |
Folioj falas en nebul'. | Der Nebel steigt, es fällt das Laub; | |
Ni vinon nun gustumu! | Schenk ein den Wein, den holden! | |
La grizan tagon kune ni | Wir wollen uns den grauen Tag | |
Orumu, ja orumu! | Vergolden, ja vergolden! | |
Aŭtunas, sed atendu nur, | Wohl ist es Herbst; doch warte nur, | |
Atendu iomete! | Doch warte nur ein Weilchen! | |
Printemp', violoj kaj ĉiel' | Der Frühling kommt, der Himmel lacht, | |
Ridados ĉiuj vete. | Es steht die Welt in Veilchen. | |
Ebriaj tagoj ekas nun. | Die blauen Tage brechen an, | |
Ne volas ni enui. | Und ehe sie verfließen, | |
Ni volas ilin, kara ul', | Wir wollen sie, mein wackrer Freund, | |
Elĝui, ja elĝui. | Genießen, ja genießen! | |
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26). La traduko estas - kun permeso de la eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann, prenita el la libro "La muzino" de Rikardp Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo, en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero 6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell". Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04). |