eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | |
Malgajon mi sentas en koro, | Ne scias mi, kial subita | |
sed kial tia tim'? | malgaj' en la koro naskiĝis; | |
Legendo el pratempa foro | el tempo jam enterigita | |
Vagadas tra mia anim'. | legendo al mi reviviĝis. | |
Jam fluas la Rejn' en malhelo, | Jam malvarmetiĝas l' aero, | |
kaj malvarmetas l' aer'. | la Rejno mallaŭte babilas, | |
Sed brilas la mont' en orbelo | per oro de l'sun' en vespero | |
pro suna lum' de l' vesper'. | la supro de l' monto rebrilas. | |
Jen supre kabino provokas | Plej belan knabinon mi vidas: | |
per ora juvelar', | en ora ornamo brilante, | |
kaj ŝia beleco allogas | sur supro de l' monto ŝi sidas, | |
kaj ŝia ora harar'. | la harojn mistere kombante. | |
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | La oran kombilon ŝi movas | |
sirene kantas ŝi | kaj kantas tra l' pura aero, | |
per neimagebla, mirige | kaj forto mirinda sin trovas | |
potenca melodi'. | en tiu ĉi kant' de l'vespero. | |
Ŝipiston en eta boato | Ŝipet' iras sur la rivero, | |
Turmentas koremoci'. | ŝipisto ektremis de l' kanto, | |
Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | kaj blinda por ĉiu danĝero | |
rigardas nur supren al ŝi! | rigardas li al la kantanto. | |
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | |
la ondoj lin kun boat'. | perdiĝis sub l' akvoturnado; | |
Nun kuŝas li en la profundo | ĝin Lorelej' faris kruela, | |
pro Loreleja kantad'. | per sia mirinda kantado. | |
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. |