eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Leopold Elb | tradukita de Hans-Georg Kaiser | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Malgajon mi sentas en koro, | Ne scias mi, kial mi estas | Min kaptas malgaj' en la koro, | ||
sed kial tia tim'? | Malgaja en la kor’. | pro kio tia trist'? | ||
Legendo el pratempa foro | Antikva fabelo restas | Fabel' el antikva foro | ||
Vagadas tra mia anim'. | Por ĉiam en mia memor’. | ne lasas de mi kun persist'. | ||
Jam fluas la Rejn' en malhelo, | Vespero jam ekmalheliĝas, | Aere fridetas, trankvilas, | ||
kaj malvarmetas l' aer'. | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | malhelas jam la Rejn'. | ||
Sed brilas la mont' en orbelo | La supro de l’ monto lumiĝas | La monto surpinte brilas | ||
pro suna lum' de l' vesper'. | En vespersuna bril’. | vespere en rava scen'. | ||
Jen supre kabino provokas | Belega knabino jen tronas | Tre ĉarma feino sidas, | ||
per ora juvelar', | Kun ora juvelar’, | jen supre por ador'; | ||
kaj ŝia beleco allogas | La belan vizaĝon kronas | la ora ornamo ridas; | ||
kaj ŝia ora harar'. | Mirinde la ora harar’. | ŝi kombas harojn el or'. | ||
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | Ŝi uzas kombilon el oro | Ŝi kombas per ora kombilo | ||
sirene kantas ŝi | Kaj dume kantas ŝi. | kaj kantas kun pasi'; | ||
per neimagebla, mirige | Mirige tuŝas al koro | mirigas min la elbrilo | ||
potenca melodi'. | Sorĉiga la melodi’. | kaj forto de l' melodi'. | ||
Ŝipiston en eta boato | Kaj sopiregon eksentas | Ŝipisto ŝipeton gvidas, | ||
Turmentas koremoci'. | Ŝipisto dum sia vetur’; | lin kaptas ve' de ekzalt'. | ||
Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | Rifaron li ne priatentas, | Li ja la rifojn ne vidas', | ||
rigardas nur supren al ŝi! | Al monto rigardas li nur. | li vidas nur supren sen halt'. | ||
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | Mi kredas, ke dronos finfine | Mi kredas, ke ondoj tiras | ||
la ondoj lin kun boat'. | Ŝipisto kun sia boat’, | la ŝipon funden de l' Rejn'; | ||
Nun kuŝas li en la profundo | Kaj tion kaŭzis feine | kaj tio de l' kant' eliras | ||
pro Loreleja kantad'. | La Loreleja kantad’. | de Lorelaj-siren'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). |