eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun forigu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Paul Gottfried Christaller | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | ||
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten, | Ne scias mi, kio okazis | |
daß ich so traurig bin; | al mia tristema kor': | |
ein Märchen aus alten Zeiten, | Antikva legendo min kaptis, | |
das kommt mir nicht aus dem Sinn. | ne cedas el mia memor'. | |
Die Luft ist kühl und es dunkelt, | La Rejno fluadas trankvile | |
und ruhig fließt der Rhein; | murmuras kiel mister', | |
der Gipfel des Berges funkelt | la supron ŝtonegan orumas | |
im Abendsonnenschein. | sunbriloj de la vesper'. | |
Die schönste Jungfrau sitzet | Plej bela virgino jen sidas | |
dort oben wunderbar, | mirinda sur la montet' | |
ihr goldnes Geschmeide blitzet, | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | |
sie kämmt ihr goldenes Haar. | ŝi logas kiel magnet'. | |
Sie kämmt es mit goldenem Kamme, | Ŝi kombas la oran hararon | |
und singt ein Lied dabei; | abundan per ora kombil', | |
das hat eine wundersame, | kantante misteran lidon, 2) | |
gewaltige Melodei. | ravantan kiel sunbril'. | |
Den Schiffer im kleinen Schiffe | Ŝipisto en sia ŝipeto | |
ergreift es mit wildem Weh; | kaptiĝas per stranga dolor', | |
er schaut nicht die Felsenriffe, | la rifon li tute ignoras. | |
er schaut nur hinauf in die Höh. | atentas nur ŝin kun fervor'. | |
Ich glaube, die Wellen verschlingen | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | |
am Ende Schiffer und Kahn; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | |
und das hat mit ihrem Singen | kaj kulpa pri tio nur estas | |
die Lorelei getan. | kantado de la virin'. | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17), publikigita 1823. Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel "Die Heimkehr", Abschnitt II. Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de unter: http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found. Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html. La melodion verkis la komponisto Friedrich Silcher. Vidu la retejon http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | |
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |