eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Leopold Elb | tradukita de Paul Gottfried Christaller | |
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | |
Ne scias mi, kial mi estas | Ne scias mi, kio okazis | |
Malgaja en la kor’. | al mia tristema kor': | |
Antikva fabelo restas | Antikva legendo min kaptis, | |
Por ĉiam en mia memor’. | ne cedas el mia memor'. | |
Vespero jam ekmalheliĝas, | La Rejno fluadas trankvile | |
Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | murmuras kiel mister', | |
La supro de l’ monto lumiĝas | la supron ŝtonegan orumas | |
En vespersuna bril’. | sunbriloj de la vesper'. | |
Belega knabino jen tronas | Plej bela virgino jen sidas | |
Kun ora juvelar’, | mirinda sur la montet' | |
La belan vizaĝon kronas | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | |
Mirinde la ora harar’. | ŝi logas kiel magnet'. | |
Ŝi uzas kombilon el oro | Ŝi kombas la oran hararon | |
Kaj dume kantas ŝi. | abundan per ora kombil', | |
Mirige tuŝas al koro | kantante misteran lidon, 2) | |
Sorĉiga la melodi’. | ravantan kiel sunbril'. | |
Kaj sopiregon eksentas | Ŝipisto en sia ŝipeto | |
Ŝipisto dum sia vetur’; | kaptiĝas per stranga dolor', | |
Rifaron li ne priatentas, | la rifon li tute ignoras. | |
Al monto rigardas li nur. | atentas nur ŝin kun fervor'. | |
Mi kredas, ke dronos finfine | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | |
Ŝipisto kun sia boat’, | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | |
Kaj tion kaŭzis feine | kaj kulpa pri tio nur estas | |
La Loreleja kantad’. | kantado de la virin'. | |
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | |
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |