eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Ho venu, infanoj | Esperanto | 1982 | Arg-600-296 | MR-015-3 | 2005-02-23 20:29 Manfred | nur tiun forigu |
Christoph von Schmid | * Ihr Kinderlein, kommet | Germana | Arg-599-296 | 2005-02-23 20:27 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Infanoj, ho venu | Esperanto | Arg-601-296 | 2005-02-23 20:52 Manfred | nur tiun aldonu |
Christoph von Schmid, | Christoph von Schmid, | |
tradukita de Manfredo Ratislavo | ||
Ho venu, infanoj, ho venu nun al | Ihr Kinderlein kommet, o kommet doch all! | |
La trogo ĉi tie en dombesta stal’! | Zur Krippe her kommet in Bethlehems Stall. | |
Ekvidu, por kio en nokt’ tiu ĉi | Und seht, was in dieser hochheiligen Nacht | |
Treege ĝojigas nin la kara Di’.1) | Der Vater im Himmel für Freude uns macht. | |
Rigardu la bebon, en trog’ kuŝas ĝi, | O seht in der Krippe im nächtlichen Stall, | |
Rigardu ĝin ĉe l’ brila lumo-radi’! | Seht hier bei des Lichtes hellglänzendem Strahl, | |
Jen kuŝas en vindoj l’infan’ de l’ ĉiel’, | In reinliche Windeln das himmlische Kind, | |
Ĝi estas pli bela ol ĉiu anĝel’. | Viel schöner und holder als Engelein sind. | |
Sur fojno kaj pajlo en stal’ kuŝas ĝi, | Da liegt es, ihr Kinder, auf Heu und auf Stroh, | |
Rigardas ĝin ĝoje Jozef’ kaj Mari’, | Maria und Josef betrachten es froh ; | |
Paŝtistoj genuas sub ĝi en ador’, | Die redlichen Hirten knien betend davor, | |
Kaj supre jubilas anĝeloj en ĥor’. | Hoch oben schwebt jubelnd der Engelein Chor. | |
Kaj same adore genufleksu vi,2) | O beugt, wie die Hirten anbetend die Knie, | |
Eklevu la manojn kaj danku al Di’! | Erhebet die Händchen und betet wie sie ! | |
Kunkantu, infanoj, jubilu nun kun | Stimmt freudig, ihr Kinder – Wer wollt’ sich nicht freun ? - | |
La ĥor’ de l’ anĝeloj kaj ĝoju vi nun. | Stimmt freudig zum Jubel der Engelein ein!3) | |
Vi preĝu: Ho kara infano de Di’, | O betet: du liebes, du göttliches Kind, | |
Ho, kion suferas pro nia pek’ vi! | Was leidest du alles für unsere Sünd! | |
En trogo jam estas mizer’ via sort’, | Ach, hier in der Krippe schon Armut und Not, | |
Kaj jen sur la kruco amara la mort’. | Am Kreuze dort gar noch den bitteren Tod. | |
Ho, kion ni donu, donacu nun ni | Was geben wir Kinder, was schenken wir dir, | |
por tio, plej kara infano de Di’? | Du bestes und liebstes der Kinder dafür? | |
De l’ mondo riĉeco, de l’ mondo trezor’ | Nichts willst du von Schätzen und Reichtum der Welt, | |
Ne plaĉas al vi, humila nur kor’. | Ein Herz nur voll Demut allein dir gefällt. | |
Ofere nun prenu la korojn de ni, | So nimm unsre Herzen zum Opfer denn hin; | |
Volonte ni donas ĉi tiujn al vi; | Wir geben sie gerne mit fröhlichem Sinn; | |
Sanktigu vi ilin, ke en unuec’ | Und mache sie heilig und selig wie deins, | |
Kun vi ili restu en la eternec’. | Und mach sie auf ewig mit deinem in eins. | |
Traduko de la Germana poemo "Ihr Kinderlein, kommet" de Christoph von Schmid (Kristofo de Smido, *1768 - †1854) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1982. La originan tekston mi, Manfred Retzlaff, prenis el la interreto, el “http://ingeb.org/Lieder/IhrKindr.html”. Oni kantas la kanton laŭ melodio, kiun en 1794 verkis la komponisto Johann Abraham Peter Schulz (1747 - 1800). | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Christoph von Schmid (Kristofo de Smido, *1768 - †1854). Den ursprünglichen Text des Liedes habe ich, Manfred Retzlaff, antnommen aus: “http://ingeb.org/Lieder/IhrKindr.html”. Zu singen ist das Lied nach einer im Jahre 1794 von Johann Abraham Peter Schulz (1747 - 1800) komponierten Weise. | |
1) aŭ: Nin nun nia Di’.(por eviti la akcentitan vorton „la“) | 3) oder: Der Engel mit ein! | |
2) aŭ eble pli konvene:\\Genuu nun vi. |