eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Gefunden | Germana | Arg-738-376 | 2006-12-11 22:11 Manfred | nur tiun aldonu | |
Richard Schulz | Trovaĵo | Esperanto | 1984-07 | Arg-740-376 | 2013-02-26 15:17 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | Trovita | Esperanto | 1982-05-05 | Arg-739-376 | MR-010-1 | 2006-12-11 22:15 Manfred | nur tiun aldonu |
Antoni Grabowski | Trovita | Esperanto | Arg-741-376 | 2006-12-14 00:07 mgr | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | |
tradukita de Antoni Grabowski | tradukita de Richard Schulz | |
Mi foje arbaron | Mi vagis sola | |
Promene eniris, | En la arbar’. | |
Kaj serĉi nenion | Nenion serĉi | |
En penso deziris. | Jen mia far’. | |
Mi vidis, en ombro | Enombre vidis | |
Jen staras floreto: | Floreton mi. | |
Steleto lumanta | Lumanta stelo, | |
Aŭ blu-okuleto. | Okulvizi’. | |
Mi volis ĝin ŝiri, | Al mi plukonta | |
Sed plore ĝi diras: | Jen ĝia vort’: | |
"Ĉu por ke mi velku, | „Ĉu ke mi velku | |
Vi tial min ŝiras?" | Al frua mort’ ?“ | |
Do mi ĝin elfosis | Mi ĝin elfosis | |
Kun radikareto, | Kun la radik’ | |
Kaj portis al mia | Ĝin portis domen | |
Ĝarden' ĉe l' dometo. | Al la larik’. | |
En loko trankvila | Replantis tie | |
Plantite karese, | Ĝin en la fru’. | |
Ĝi kreskas, burĝonas, | Ĝi nun kreskadas | |
Kaj floras senĉese. | Kaj floras plu. | |
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi traduk-version en la interreto, en la retejo de s-ano Don Harlow, en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/, precize sub http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html. | Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26) en 1984-07. Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro 61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“, kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis tiutempo en la germana urbo Mindeno (Minden). Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. |