eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Krys Ungar | Dafodiloj | Esperanto | Arg-632-39 | 2009-09-20 15:01 Manfred | nur tiun forigu | |
Hans Hennecke | Die Narzissen [-] | Germana | Arg-75-39 | 2004-02-01 18:36 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfredo Ratislavo | La narcisoj | Esperanto | 1997-03.12 | Arg-74-39 | 2014-09-02 14:14 Manfred | nur tiun forigu |
William Wordsworth | * The Daffodils | Angla | Arg-73-39 | 2003-10-17 22:02 mgr | nur tiun forigu |
William Wordsworth, | William Wordsworth, | William Wordsworth, | ||
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Krys Ungar | |||
I wander’d lonely as a cloud | Migrante super mont’ kaj val’ | Mi vagis sola kiel nub' | ||
That floats on high o’er vales and hills, | samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’, | Altflosas super la kampar' | ||
When all at once I saw a crowd, | subite mi ekvenis al | Kaj tiam tuj aperis trup' | ||
A host of golden daffodils, | narcisa kamp’ kun ora bel’, | De dafodiloj; ora ar' | ||
Beside the lake, beneath the trees | jen apud lago, ĉe arbar’ | Apud la lag', sub arba tend' | ||
Fluttering and dancing in the breeze. | en briz’ ondanta kiel mar’. | Flirtis kaj dancis en la vent'. | ||
Continuous as the stars that shine | Seninterrompe kiel la | Senbreĉe kiel astra bril' | ||
And twinkle on the milky way, | stelaroj de la galakci’ | Sur Lakta Voj' flagretas, jen | ||
They stretch’d in never-ending line | etendis plurdekmiloj da | Sterniĝis ili en defil' | ||
Along the margin of a bay: | ĉi tiuj floroj en lini’ | Senfine laŭ la laghaven'. | ||
Ten thousand saw I at a glance | laŭlonge de l’ lagbordo sin, | Rigardon kaptis la balanc' | ||
Tossing their heads in sprightly dance. | en longaj vicoj kaj sen fin’. | De dekmil kapoj en la danc'. | ||
The waves beside them danced, but they | La ondoj dancis, la brilet’ | Apudaj ondoj dancis, sed | ||
Out-did the sparkling waves in glee: - | de l’ floroj min impresis pli; | Triumfon gajnis floroj ĉi, | ||
A poet could not but be gay | ja devas ĝoji la poet’ | Devigis gajon de poet' | ||
In such a jocund company: | en tia ĉarma kompani’. | Plej joviala kompani': | ||
I gazed - and gazed - but little thought | Rigardis kaj rigardis mi | Mi rigardadis sen atent', | ||
What wealth the show to me had brought. | kaj min riĉigis tio ĉi. | Ke min riĉigos la prezent'. | ||
For oft, when on my couch I lie | Ĉar ofte, kiam kuŝas mi | Ĉar ofte, kiam kuŝas mi | ||
In vacant or in pensive mood, | trankvile sur la sofo re- | Penseme, aŭ en menslangvor', | ||
They flash upon that inward eye | aperas tiu bildo ĉi, | Ekfulmas ili tra l' konsci' - | ||
Which is the bliss of solitude; | kaj tiam reokazas, ke | La beno de solema hor'; | ||
And then my heart with pleasure fills | ekĝojas mia kor’ en mi, | La koro pro pleniga ĝu' | ||
And dances with the daffodils. | kun la narcisoj dancas ĝi. | Kun dafodiloj dancas plu. | ||
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas William Wordsworth (*1770 - †1850). Origina anglalingva teksto de WILLIAM WORDSWORTH (1770 - 1850) | Traduko de la Angla poemo "The Daffodils" de William Wordsworth (*1770 - †1850) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1997-03.12. Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo (1770 - 1850). Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina anglalingva teksto. | Traduko de la Angla poemo "The Daffodils" de William Wordsworth (*1770 - †1850) en Esperanton de Krys Ungar (Krys Bottrill). |