Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,
Am Himmel hell und klar;   En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Und aus den Wiesen steiget   Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo
Der weisse Nebel wunderbar.   Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,
Und in der Dämmrung Hülle   Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas
So traulich und so hold!   Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.
Als eine stille Kammer,   Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,
Wo ihr des Tages Jammer   En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon
Verschlafen und vergessen sollt.   De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo
Er ist nur halb zu sehen   Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo
Und ist doch rund und schön!   Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.1)
So sind wohl manche Sachen,   Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,
Die wir getrost belachen,   Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Sind eitel arme Sünder   Ja estas nur pekantaj,   ........................
Und wissen gar nicht viel;   Malvasta nia sci';   ........................
Wir spinnen Luftgespinste   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Und suchen viele Künste   Ni multe artifikas   ........................
Und kommen weiter von dem Ziel.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Auf nichts Vergänglichs trauen,   Pasem' ne veku ravon,   ........................
Nicht Eitelkeit uns freun!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Laß uns einfältig werden   Fariĝu malafektaj   ........................
Und vor dir hier auf Erden   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
Aus dieser Welt uns nehmen   El mondo nin forpreni   ........................
Durch einen sanften Tod!   Al fin' per milda mort'!   ........................
Und, wenn du uns genommen,   Kaj post forpren' fidele   ........................
Laß uns in Himmel kommen,   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
Du unser Herr und unser Gott!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago
In Gottes Namen nieder;   Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,
Kalt ist der Abendhauch.   Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,
Und laß uns ruhig schlafen!   Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron
Und unsern kranken Nachbar auch!   Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.