eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||
Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||
Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | ||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||
Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||
Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||
Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||
Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | ||
So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | ||
Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | ||
Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | ||
Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||
Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | ||
Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | ||
So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | ||
Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||
Sind eitel arme Sünder | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||
Und wissen gar nicht viel; | ........................ | Malmulton scias ni! | ||
Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||
Und suchen viele Künste | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||
Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||
Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | je vanta iluzi’! | ||
Laß uns einfältig werden | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||
Und vor dir hier auf Erden | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||
Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||
Durch einen sanften Tod! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||
Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||
Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||
Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||
In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | ||
Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | ||
Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | ||
Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |