export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this add | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
translated by Manfred Retzlaff | translated by Adolf Burkhardt | translated by Joachim Gießner | ||
1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | ||
La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | ||
Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | ||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||
Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | ||
Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | ||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | ||
Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | ||
Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | ||
Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | ||
Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | ||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | ||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | ||
Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | ||
Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.2) | ||
Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | ||
Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | ||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | ||
Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ||
Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | ........................ | ||
Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | ........................ | ||
Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ||
Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ||
5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | ||
Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ||
je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ||
Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | ........................ | ||
Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | ||
El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | ........................ | ||
Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | ........................ | ||
Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ||
Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | ........................ | ||
En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||
Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | ||
Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | ||
Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | ||
Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | ||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |