eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Paul Bennemann | Amletero | Esperanto | 1933 | Arg-1034-525 | 2013-04-10 15:40 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | Liebesbrief | Esperanto | 2010-03.01 | Arg-1035-525 | MR-492-01 | 2010-03-05 10:20 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Julius Bierbaum | * Liebesbrief | Germana | Arg-1033-525 | 2010-03-03 16:31 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Julius Bierbaum, | Otto Julius Bierbaum, | Otto Julius Bierbaum, | ||
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Paul Bennemann | |||
En malproksimon for, | En malproksimon for, | Über die Ferne hin, | ||
Super la montojn for, | super la montojn for, | Täler hin, Berge hin, | ||
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | Durch alle Tage und Nächte hin, | ||
Kantas mi al vi, ho amatino. | kantas mi al vi, amatino – | Sing ich zu dir, o Geliebte. | ||
Ĉu vi aŭdas min? | aŭdu min! | Hörst du mich? | ||
Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo; | Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo; | Lausche dem Rauschen der Bäume im Regen, | ||
Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj | aŭdu la venton tuŝantan la herbejon | Lausche dem Winde, der über die Halme | ||
Per karesa flugilo ŝvebas; | per karesa flugilo ŝvebante; | Mit dem zärtlichen Fittiche hinstreift, | ||
Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto: | aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’: | Lausche dem holden Munde der Nacht; | ||
Aŭskultu vin mem. | aŭdu vin mem – | Lausche in dich. | ||
Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu, | Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu, | Lausche geschlossenen Auges, höre, | ||
Aŭdu vian muĝantan koron | aŭdu en vi muĝantan la koron | Höre dein Herz, das rauschende, höre, | ||
Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon, | kaj vian sangon: | Höre dein Blut: es trägt meine Stimme, | ||
Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo: | ĝi portas mian voĉon | Trägt meine Liebe durch all dein Leben: | ||
Al vi, pro vi | kaj mian amon tra tuta via vivo. | Zu dir, um dich | ||
Sonas mia voko, | Al vi, pro vi sonas voko; | Tönt mein Rufen, | ||
Sonas mia sopirplena animo, | krio de amplena animo | Tönt meine sehnsuchtsvolle Seele, | ||
Kiu vin serĉas. | serĉas vin, amatino – aŭdu min! | Die dich sucht. | ||
En malproksimon for, | En malproksimon for, | Über die Ferne hin, | ||
Super la montojn for, | super la montojn for, | Berge hin, Täler hin, | ||
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | Durch alle Tage und Nächte hin | ||
Kantas mi al vi, ho amatino, | kantas la kor’, amatino, | Sing ich zu dir, o Geliebte, | ||
Kantas mia animo al vi. | kantas la koro al vi! | Singt meine Seele zu dir. | ||
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief" de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 - †1910-02-01) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2010-03.01. La unua Esperantigo de la poemo troviĝis presita en la revuo „Heroldo“, n-ro 40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann. Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la poemon denove; ĉar mi pensas, ke la traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 – 1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo. | Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief" de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 - †1910-02-01) en Esperanton de Paul Bennemann (*1885-03.13 - †1954) en 1933. Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis presita en la revuo „Heroldo“, n-ro 40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 - †1910-02-01). Das Gedicht ist zu finden unter http://www.deutsche-liebeslyrik.de/bierbaum.htm#g43 und http://www.zeno.org/Literatur/M/Bie baum,+Otto+Julius/Gedichte/Ausgew%C3%A4h te+Gedichte/Gemma/Zwei+Liebesbriefe/1.+%5B%C3%9Cber+die+Ferne+hin%5D. Hinsichtlich des Verfassers siehe: http://de.wikipedia.org/wiki/Otto_Julius_Bierbaum. |