Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [nur Standard-Exportformate zeigen]
 weitere Exportformate: einfacher Text LaTeX LaTeX Querformat DVI DVI Querformat Postscript Postscript Querformat | [zum Buch hinzufügen] [Buch löschen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Ludwig Lazarus Zamenhof En sonĝo Esperanto Arg-1041-526 2010-03-12 14:30 Manfred nur diese hinzufügen
Heinrich Heine * Mir träumte Deutsch Arg-1040-526 2010-03-12 14:06 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Mi sonĝis Esperanto Arg-1042-526 2010-03-12 15:40 Manfred nur diese entfernen

Heinrich Heine,
Mi sonĝis

 
übersetzt von Manfredo Ratislavo
 
En sonĝo princinon vidis mi
Kun vangoj malsekaj de ploro, -
Sub arbo, sub verda jen sidis ni,
Tenante nin koro ĉe koro.
 
"De via patro la reĝa kron',
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for la sceptro kaj ankaŭ la tron' -
Vin mem mi deziras, aminda!"
 
- "Ne eblas tio!" respondis ŝi:
"En tombo mi estas tenata,
Ja nur en la nokto venas mi
Al vi, mia sole amata!"
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Mir
träumte" von Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) ins Esperanto durch
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, permesis al mi
ŝanĝi kelkajn liniojn de tiu Esperantigo,
kiun verkis Ludoviko Zamenhofo; ĉar en
la origina versio de Zamenhofo la finaj
vortoj de la unuaj kaj triaj linioj estas
dusilaboj, dum en la origina versio de H.
Heine tiuj estas uunsilabaj, tiel ke la
akcento estas sur la lasta silabo de tiuj
linioj. Krome, en du linioj mankas en la
Zamenhofa origina versio kvara akcentita
silabo. Tion mi provis "plibonigi". (Mi
supozas, ke s-ano Zamenhof pardonus tion
al mi.)