Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Frühlingsbotschaft Germana Arg-1043-527 2010-03-14 15:54 Manfred nur tiun aldonu
Valentin Melnikov Milde fluas tra la kor' Esperanto Arg-1044-527 2010-03-15 17:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Printempa saluto Esperanto 1908 Arg-1045-527 2010-03-14 15:53 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Softe vibras tra l'anim' Esperanto Arg-1088-527 2010-05-27 11:29 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Printempa saluto

 

Heinrich Heine,
Softe vibras tra l'anim'

 

Heinrich Heine,
Milde fluas tra la kor'

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Valentin Melnikov
 
Iras ĉarma sonoret'   Softe vibras tra l'anim'   Milde fluas tra la kor'
Tra de mi animon.   melodi' tenera,   kanto primavera.
Sonu printemo kantet'   flugu al la malproksim',   Flugu, melodi-sonor',
En la malproksimon!   kanto primavera!   en la vast' aera.
 
Ĝis la dom' forsonu vi,   Flugu al florbeda dom',   Flugu longe, sen ripoz',
Kie floroj pendas!   kaj se tie ĉarme   super domoj flutu.
Diru al la roz', ke mi   ridos roz', en mia nom'   Se troviĝos tie roz' –
Saluteton sendas.   ŝin salutu varme.   ĝin de mi salutu.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1908.

Tiu ĉi esperantigo de la poemo estas vere
iom fuŝe tradukita. Ĝi aperis en programo
de koncerto el la jaro 1908 (laŭ informo
de la dana s-ano Lars Kromann
[lars.kromann@mail.dk]. Pri Ludwig
Emil Meier rigardu ankaŭ la vikipedian
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
Li verkis interalie la kant-libreton
"Esperantista Kantaro", kiu aperis en 1907
ĉe la Esperanta eldonejo de Hans Theodor
Hoffmann en Berlino.
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

El la poezia volumo "Kanzonoj de Heine".
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Valentin Melnikov.

Tiu ĉi poem-esperantigo estas - kun
permeso de s-ro Valentin Melnikov - prenita
el ties reta kolekto
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov
. Vidu: http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Heine.html.
Vidu ankaŭ: http://www.esperanto.mv.ru/Melnikov/index.html.