eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Antoni Grabowski | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1056-530 | 2010-03-28 19:37 Manfred | nur tiun forigu | |
Clarence Bicknell | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1054-530 | 2014-02-15 13:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 101 | La lasta rozo de somero | Esperanto | Arg-2211-530 | 2014-11-03 22:41 Manfred | nur tiun forigu | |
Thomas Moore | * ’T is the Last Rose of Summer | Angla | Arg-1053-530 | 2014-11-04 07:57 Manfred | nur tiun aldonu |
Thomas Moore, | Thomas Moore, | |
tradukita de N. N. 101 | tradukita de Antoni Grabowski | |
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo. | Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero, | |
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo: | Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero. | |
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia, | Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo, | |
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia. | Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo. | |
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti | Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili; | |
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti. | Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili! | |
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas: | Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena: | |
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas. | Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena! | |
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus | Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela, | |
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus: | Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela. | |
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus, | Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo, | |
En la dezerta mondo volonte kiu restus? | Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo? | |
Traduko de la Angla poemo "’T is the Last Rose of Summer" de Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff, kopiis el la retejo http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT. | ||
Traduko de la Angla poemo "’T is the Last Rose of Summer" de Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) en Esperanton de N. N. 101. Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm. |