Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de N. N. 101       tradukita de Clarence Bicknell
 
Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,   Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.   ’T is the last rose of summer left blooming alone;   Jen la lasta rozeto de fora somer'!
Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.   La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:   All her lovely companions are faded and gone;   Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,   ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,   No flower of her kindred, no rosebud is nigh,   Ne restas parenco, ne unu rozflor'
Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.   To reflect back her blushes, to give sigh for sigh.   Partoprenas kompate en ĝia dolor'.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;   Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti   I'll not leave thee, thou lone one! To pine on the stem;   Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.
Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!   Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.   Since the lovely are sleeping, go sleep thou with them.   Iru dormi kun ili en paca ripoz'.
Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:   En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:   Thus kindly I scatter thy leaves o'er the bed,   Nun viajn petalojn disĵetas mi for
Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!   Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.   Where thy mates of the garden lie scentless and dead.   Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,   Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus   So soon may I follow when friendships decay,   Tiel same volonte formortus mi mem,
Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.   Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:   And from Love's shining circle the gems drop away.   Se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,   Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,   When true hearts lie wither'd and fond ones are flown,   Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?   En la dezerta mondo volonte kiu restus?   Oh! who would inhabit this bleak world alone?   Volus loĝi izola sen amo-respond'?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
    Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
    Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.