eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | La metamorfozoj, Antaŭparolo | Esperanto | 1992/2000 | Arg-115-59 | MR-246-2a | 2003-10-26 00:16 Manfred | nur tiun forigu |
Publius Ovidius Naso | * Metamorhoses, proemium | Latina | Arg-114-59 | MR-256-2a | 2003-10-25 23:56 Manfred | nur tiun aldonu |
Publius Ovidius Naso, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Estas prenita de mi de l’ amboso tiu ĉi verko, |
mankas pro tio al ĝi, lasta ŝlifado per mi. |
Kaj pardonon mi petas anstataŭ laŭdo, leganto, |
vi laŭdegas min ja, ne naŭziĝinte per ĝi. |
Prenu vi ankaŭ kun tiu la seson da tiuj ĉi versoj, |
meti je la komenc’ povas vi ilin ja. |
Kiu ajn prenos ĉi tiujn senpatrigitajn volumojn, |
zorgu, ke en sia urb’ estu por ili lok’. |
Pensu vi ankaŭ, ke ĝia autor’ ne eldonis la verkon, |
ke oni ŝiris ĝin kvazaŭ el lia ŝerk’. |
Ĉiujn erarojn restintajn en mia verkaro mi estus |
ja foriginta, sed ne estis plu ebla al mi. |
La unua libro |
Diri, ke aliformiĝis la korpoj de l’ mondo, mi emas. |
Dioj, vi estu favoraj al tiu ĉi mia projekto! |
Lasu, ĉar vi ilin ŝanĝis, soni nun tiun ĉi kanton |
de la komenco de l’ mondo ĝis nia nuntempa epoko. |
Traduko de la Latina poemo "Metamorhoses, proemium" de Publius Ovidius Naso (*-43 - †18) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1992/2000. |