export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Valentin Thilo | * Mit Ernst, o Menschenkinder | German | 1642 | Arg-1458-724 | 2012-12-23 14:10 Manfred | only this add |
Albrecht Kronenberger | Pretigu serioze | Esperanto | 2012-10-07 | Arg-1459-724 | 2012-12-23 14:25 Manfred | only this remove |
Valentin Thilo, |
translated by Albrecht Kronenberger |
1. Pretigu serioze |
la korojn vi en vi. |
Aperos grandioze |
Jesu', la sav' de Di', |
hero' el Dia glor', |
de l' Patro promesita, |
por lum' kaj viv' donita |
el graco kaj favor'. |
2. La korojn sen prokrasto |
preparu al Jesu', |
al via granda gasto. |
Ne restu ŝtonoj plu. |
Pretigu vin kun ĝoj'. |
La montojn malaltigu, |
la valojn ebenigu, |
ke glatu Lia voj'. |
3. Humilo kaj modero |
valoras antaŭ Di'. |
Aplombo kaj fiero |
kondukas al neni'. |
Obea justa kor' |
orgojlon abomenos, |
kaj pretos, kiam venon |
Jesuo, la Sinjor'. |
4. Jesuo, min pretigu |
Vi mem, per bon' kaj ben'. |
Advente apertigu |
Vi min por via ven'. |
Eniru do en min |
de l' stalo kaj de l' kripo, |
kaj koro, lango, lipo |
eterne dankos vin. |
Translation of the German poem "Mit Ernst, o Menschenkinder" by Valentin Thilo (*1607-04-19 - †1662-07-27) into Esperanto by Albrecht Kronenberger (*1940-01-21) on 2012-10-07. Tiu ĉi Esperantigo de la eklezia kanto aperis en la jaro 2012 en la n-ro 6 (897) de la dumonata kristano revuo "Dia Regno". La kanto estas kantebla laŭ la eklezia kristana kanto "Von Gott will ich nicht lassen". |