eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Konstantin Gusev | La patrio | Esperanto | Arg-1905-946 | 2013-12-10 13:10 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 75 | Mein Vaterland | Germana | Arg-1906-946 | 2013-12-11 22:08 Manfred | nur tiun aldonu | |
Erich Weinert | Mein Vaterland | Germana | Arg-1907-946 | 2013-12-12 11:13 Manfred | nur tiun aldonu | |
Михаил Юрьевич Лермонтов | * Родина | Rusa | Arg-1902-946 | 2013-12-10 18:54 Manfred | nur tiun aldonu |
Михаил Юрьевич Лермонтов, |
tradukita de Konstantin Gusev |
Patrion amas mi, sed per la sento stranga! |
Ne venkos ĝin prudento. Kaj ne gloro |
Gajnita brave en la lukto sanga, |
Nek de la paca viv fiera floro, |
Nek de la oldaj tempoj mit' praava |
Min provus veki al la revo rava. |
Sed amas mi, sen scii mem pro kio, |
Silentan vaston de la stepoj fridaj, |
Inundon de l'riveroj jam senbridaj, |
Senbordajn arbaregojn de Rusio. |
Mi amas laŭ la kampaj vojoj tristaj |
Veturi ĉare tra la stepa foro, |
Serĉante tremon de la fajroj distaj, |
Vilaĝon kaj azilon por nokthoro. |
Mi logas la fumet' maldolĉa |
De la falĉita grenkamparo, |
Sur la monteto - geo sorĉa: |
La blanka svelta betulparo. |
Kun ĝoj', por multaj nekonata, |
Mi vidas la draŝejon plenan, |
Orbrilon de la pajlo ĥata, |
Vesperon rosan kaj serenan. |
Kaj dum la festo kamparana |
Min ravas ĝis la horo tarda, |
Kun fajf' ebria akompana, |
La vilaĝana danco arda. |
Traduko de la Rusa poemo "Родина" de Михаил Юрьевич Лермонтов (*1814-10-16 - †1841-07-27) en Esperanton de Konstantin Gusev (†1980-11-09). Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj", prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantin_Gusev. |