eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Theodor Etzel. | Der Rabe und der Fuchs | Germana | Arg-1965-975 | 2014-03-13 21:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Pejno Simono | La korvo kaj la vulpo | Esperanto | Arg-1964-975 | 2014-03-13 13:17 Manfred | nur tiun forigu | |
Jean de La Fontaine | * Le Corbeau et Le Renard | Franca | Arg-1963-975 | 2014-03-13 13:10 Manfred | nur tiun aldonu |
Jean de La Fontaine, |
tradukita de Pejno Simono |
Fraŭlo Korvo, jen arbopinte, |
Tenis enbeke fromaĝon. |
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte, |
Voĉis allogan omaĝon. |
"He, saluton, sinjoro Korvul'. |
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'! |
Sincere, se via fanfaro |
Egalus al via plumaro, |
Vi estus fenikso de l' boska popol'." |
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'. |
Li por najtingali |
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali. |
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto, |
Ke flatado je l' kosto |
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu. |
Valoras fromaĝon do tiu instru'." |
La Korvo, konfuza kaj honta, |
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta. |
Traduko de la Franca poemo "Le Corbeau et Le Renard" de Jean de La Fontaine (*1621-07.08 - †1695-04.12) en Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward Adrian Payne, *1941-12-23). Pri la tradukinto vidu la retejojn http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono. |