Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Richard Schulz Pacon inter kreaĵoj Esperanto 1982-10-15 Arg-644-318 2013-02-26 15:15 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Pacon al la kreaĵo Esperanto 1982-10-10 Arg-643-318 | MR-003-2 2005-08-02 15:49 Manfred only this remove
Gottfried Keller * Friede der Kreatur German Arg-642-318 2005-08-02 15:04 Manfred only this add

Gottfried Keller,
Pacon inter kreaĵoj

 

Gottfried Keller,
Pacon al la kreaĵo

 
translated by Richard Schulz   translated by Manfredo Ratislavo
 
Araneoj min naŭzadis,   Araneojn malŝatadis
Dum mi junulo estis,   Mi dum junecaj jaroj,
De l’ plafon’ malleviĝadis,   Ili malsupren sin lasadis,
Sur la verto-haroj pestis,   Kuris sur la kap-haroj,
Sidis aĉe enangule;   Sidis kaŝe en anguloj;
Aŭ kuregis tarantule,   Min timigis la aĉuloj,
Super manoj kaj vitrino.,   Sur la tablo kuregadis,
De l’ mortig’ne estis fino.   La mortigo ne ĉesadis.
 
Kiam la harar’ griziĝis,   Kiam la harar’ griziĝis,
Tiam nur mi ilin lasis.   Mi ilin ne plu ĉasis,
Pli trankvile mi fariĝis.   Tiam fine mi saĝiĝis,
Ilin ne plu embarasis.   Ilin vivi lasis.
Kaj fratece ni nun vivas.   Nun mi ilin rare vidas,
Mi ne plu ekofensivas.   Kaŝe ili ie sidas;
Mi endome, ili rete,   Sed se iu sin vidigas,
Ĉiu agas nun diskrete.   Mi min saĝe elvojigas.
 
Se mi havus infaneton,   Se mi havus infaneton,
Estus patro honorata,   Mi gardus ĝin honore,
Montrus mi la fajnan reton,   Gvidus ame la hometon,
Al la zorge edukata,   Dirus al ĝi kore:
Kaj instruus ĝin ekpreni   ‚Lasu vivi araneojn,
Araneojn per la mano,   Ili same sentas veojn.’
Ree ilin ekmalteni.   Frue iĝus ĝi paculo,
Amus pacon la infano!   Ne nur kiel maljunulo!
 
Translation of the German poem "Friede
der Kreatur" by Gottfried Keller (Gotfrido
Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16)
into Esperanto by Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
on 1982-10-15.

Pri Rikardo Ŝulco kaj lia Analiza Skolo
vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/37943/8965446
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Translation of the German poem "Friede
der Kreatur" by Gottfried Keller (Gotfrido
Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
1982-10-10.