eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Dektritilio, ĉapitro 3, Sur la Akcipitra korto | Esperanto | Arg-233-117 | 2015-02-11 18:36 Manfred | nur tiun forigu | |
Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 3, Auf dem Habichtshofe | Germana | Arg-232-117 | 2015-02-11 18:29 Manfred | nur tiun aldonu |
Friedrich Wilhelm Weber, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
1. |
1 Diris la sinjor' Elmaro |
al ĉasista aro sia: |
"Vi pendigu la ĉasaĵon |
al la arbo, la tilia! |
2 Zorgu por la ĉasilaro |
kaj la hundoj", li admone |
diris, "poste vi mem manĝu, |
la manĝaĵo gustas bone. |
3 Lerte tiam tiu urso |
estu de vi distranĉota, |
ke la fel' ne difektiĝu, |
estu ĝi al graf' sendota. |
4 al la grafo minacita |
de ĉi tiu best' survoje, |
kiam tiu kun filino |
sia hejmen rajdis foje. |
5 Mi hodiaŭ venkis tiun! |
Brave ĝi ja sin defendis |
kontraŭ mia hundoj, kiuj |
al ĝi ĉe la gorĝo pendis.1) |
6 Mi ja estus domaĝinta |
lin, la reĝon de l' arbaro, |
sed tranĉile mi mortigis |
lin pro lia malbonfaro. |
7 Se kun viroj aŭ kun hundoj |
ja batalus li pro io:2) |
Sed timigi knabineton, |
tro kaprica estis tio!" |
8 Salutinte per la lanco |
Suprensaltis nun Elmaro |
al la halo, dum sonadis |
vokoj de la ĉasistaro. |
9 Plie nun la brusto larĝa |
levis sin de la junulo, |
estis ruĝa lia vango |
kaj pli hela la okulo. |
10 Kapskuante siajn buklojn |
paŝis li tra l' halo ombra, |
timetigis liaj paŝoj |
lin en la silento sombra. |
11 Kie iam en la domo |
ludis la idar' petola, |
tie ĉe l' malvarma forno |
staris li nun tute sola. |
12 Ĉirkaŭ li, ĉe sombraj muroj, |
urskranioj kaj ĉasiloj, |
cervkornaroj, bizonkornoj, |
granda aro de armiloj. |
13 Kverkaj vandoj, kverkaj traboj, |
kverka planko estis tie, |
kiel en arbar' soleca |
vintra tristo regis ĉie. |
2. |
14 Kie fluas tra fragmitoj |
kaj fraksenoj rivereto |
murmuranta ion, kuŝis |
la kortdomoj ĉe monteto |
15 sub tilioj kaj sub ulmoj, |
kun la larĝaj pajltegmentoj |
musk-kovritaj, kiuj ŝirmis |
kontraŭ ĉiuj fortaj ventoj. |
16 Estis ĉevalkapoj lignaj |
sur la gabloj de la domoj, |
laŭ la moro de l' praavoj, |
por deteno de la gnomoj. |
17 Etendiĝis kampoj, forstoj |
de la kort' ĝis malproksimo, |
estis akvoj kaj montfirstoj |
de l' pratemp' terena limo. - |
18 Kiam la popolmigradoj |
ŝtormis el la oriento |
tra l' germanaj kampoj kiel |
sur la maro ega vento, |
19 kiam el la nordo suden |
iris la sukcenfiŝistoj, |
la romiajn valoraĵojn |
rabis la Spesart-ĉasistoj, |
20 kiel firmaj kverkoj sidis |
sur liberaj grundoj tie |
tiu nobla Saksa gento, |
vivis ĉiam tradicie. |
21 Kultivadis ili agrojn, |
paŝtis ŝafojn sur paŝtejoj, |
zorge bredis ili bovojn |
kaj ĉevalojn sur herbejoj; |
22 laŭ prapatra mor' ekzercis |
salton, ĵeton kaj defendon, |
prenis tuj armilon feran, |
venĝi krimon aŭ ofendon; |
23 faris ili medon sian, |
ĉasis en arbaroj spite, |
servis ĉe ofer-kaldronoj |
la malnovajn diojn rite. |
24 Sur la Akcipitra korto, |
en la domo familia, |
loĝis jam la Falkaj filoj |
longe, unu post alia, |
25 Maldisturbe kaj honore, |
ĝis ĉe l' Rejno incendiĝis |
brulo, kiu mont-al-monte |
tra Saksujo traruliĝis. |
26 Ho, milit' kun Karl', la Franko! |
Ho, milit'! Patrinoj plendis. |
Ho, milit'! Dum tridek jaroj |
sin Saksujo ja defendis! |
27 Tre vundiĝis en batal' la |
patro de Elmar', doloro |
lin turmentis tre, sed plie |
tiu vundo en la koro. |
28 Senpotenca kaj senrajta |
estis nun la Saks', la Franko |
tretis lin samkiel lacan |
apron kun borita flanko. |
29 La edzino, kiu konis |
multajn kaj sanigajn teojn, |
el folioj kaj el floroj, |
miksis sukojn kaj oleojn. |
30 Druidin' murmuris vortojn, |
gratis runojn, sorĉajn signojn, |
por forigi la malsanon |
ĵetis ŝi la fagajn lignojn. |
31 Per radikoj kaj per vortoj |
mildigeblas ja sufero, |
sed plej bona kuracilo |
estas tombo en la tero. - |
32 Plore la patrino diris |
al la knabo orfa frue: |
"Kiu ame, serioze |
vin edukos nun instrue?" |
33 Abomeni la novaĵojn |
ŝi instruis al l' infano, |
kvankam ŝin minacis ŝia |
frato, episkop', kristano. |
34 La fervora frato, kiun |
indignigis kaj doloris, |
ke fratin' rigidanime |
de la kristanismo foris. |
35 La arbara druidino |
la heroojn ne forgesis, |
diojn timi kaj adori |
admonadi ŝi ne ĉesis. - |
36 Knabeduk' postulas duron. |
Sendis oni en la foron |
al fratgento la orfulon, |
por ellerni viran moron. |
37 Gastparenca al la Falka |
domo estis Tiatgrimo, |
pastro de Votan', loĝanta |
en marborda malproksimo. |
38 Estis propra al ĉi tiu |
la nordlanda pensopleno, |
sciis tiu diri ion |
aŭ nenion laŭ konveno, |
39 runojn montris al Elmaro, |
aŭskultanta kun admiro, |
kiam li klarigis sencon |
de tre saĝa iu diro. |
40 Pri profetaj vortoj mornaj, |
pri batalo de Donaro, |
di-pereo, mond-novigo |
li rakontis al Elmaro. |
41 Li rakontis la sagaojn |
pri Gudruno, la reĝino, |
pri la morto de Sigfrido |
kaj la venĝ' de Krimhildino. |
42 Je l' komenco, je la fino, |
ĉiam diris li nur tion: |
"Ni malbenu kaj malamu |
tiun Frankon, ties dion!" |
43 Jaroj pasis, plenkreskinta |
estis jam la knab' Falkida, |
maldirema kaj trankvila, |
tamen ankaŭ sciavida. |
44 Ofte li rigardis sonĝe |
en la ondojn de la maro, |
revis rigardante, kiam |
suden flugis grua aro. |
45 Ĉu li pensis je la kora |
mallibera hejma tero? |
Je l' patrino jen sidanta |
ĉe la forno sen espero? |
46 Je malgranda knabineto, |
kiun estis li savinta |
el laget', en kiun estis |
tiu tiam enfalinta? |
47 Kiu lin brakumis ride; |
pala, ruĝa kaj plorante, |
lin kisante: "Ho Elmaro, |
ne malkaŝu ĝin!" dirante? |
48 Sigelitaj estis liaj |
lipoj ja de la knabino, |
sed la koro ĉiam vokis: |
"Hildegundo, karulino!" - |
49 Tiatgrim', la griza, diris: |
"Ĉu la Falko estas laca |
de la kaĝ', ne volas resti |
plu en mia domo paca? |
50 Flugu al Torkelo, kiu |
nun atakas tiujn Frankojn; |
en haveno la drakŝipoj |
banas ja la sombrajn flankojn." |
51 Al la Frankoj kun Vikingoj? |
Ŝipveturo venĝoprena? |
Kiel li rapide ŝanĝis |
veston kun ĉemizo ĉena! |
52 Gaje estis en ŝtormbruo |
rajdi sur la ondĉevalo |
dumsomere, vund' je vundo, |
sin mezuri en batalo. |
53 Ja plezuris sidi vintre |
kun kunuloj en pinhaloj, |
aŭdi kantojn de kantistoj |
pri herooj kaj bataloj. |
54 Saĝa estis jena Sakso |
en kverelo virdisputa, |
sin detenis de drinkado, |
ĉe virinoj estis muta. |
55 Kelka bela nordanino |
lin rigardis simpatie, |
kiam li sen kapsaluto |
preteriris mute ie. |
56 La fratino de l' vikingo |
brodis florojn kaj foliajn |
ornamaĵojn en teksaĵon, |
kaj kun tiuj pensojn siajn. |
57 Ĉesu revi, knabineto! |
Falk' ne restas sur la tero. |
Se vi kredas lin kaptita, |
ĝi jam flugas en aero. |
58 Haste flugis li jam hejmen, |
oni estis lin vokinta |
al malsana la patrin; |
sed li trovis ŝin mortinta. |
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden, Kapitel 3, Auf dem Habichtshofe" de Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |
1) aŭ: morde ĉe gorĝ' lia pendis. |
2) aŭ: batalintus li pro io: |