export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Jens Christian Hostrup | * En skål for den mø i blufærdige vår! | Danish | Arg-1632-814 | 2013-02-03 11:55 Manfred | only this add | |
Poul Thorsen | Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin' | Esperanto | Arg-1633-814 | 2013-02-03 12:01 Manfred | only this remove | |
Richard Schulz | Trinklied | German | 1981-02-14 | Arg-1634-814 | 2013-02-26 15:17 Manfred | only this add |
Jens Christian Hostrup, |
translated by Poul Thorsen |
Nun tosto por ĉiu tutjuna deculin' |
Tosto por ĉiu matrono! |
Tosto por Amor-intima etulin'! |
Tost' por la hejma Madono! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'. |
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Nun tosto por ŝi kun floranta vangopar'! |
Tosto por kiu diskretas! |
Tosto por ŝi kun revanta okular' |
aŭ nur per unu koketas! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'. |
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Nun tosto por ŝi kun neĝblankaj mamoj - ve! |
Same la haŭtledulino! |
Vivu l'edzino sukere, ĉu ne? |
Gaju la am-cedulino! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'. |
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Par grasaj, graciaj kaj grandaj ĉe la fin', |
junaj, maljunaj nun kune! |
Tute egale - nur verŝu pli da vin'! |
Tosto por ĉiuj komune! |
Ek al via glas'! Ek al via glas'! |
Gaje tostu por ĉi karulin-amas'! |
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz', |
ŝi ridetas al la glas' sub via naz'. |
Translation of the Danish poem "En skål for den mø i blufærdige vår!" by Jens Christian Hostrup (*1818-05-20 - †189211-21) into Esperanto by Poul Thorsen (*1915-01-07 - †2006-01-30). Pri Poul Thorsen vidu la retejojn http://www.esperanto.net/literaturo/autor/thorsen.html kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Poul_Thorsen. |