export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Schulz | * Ordinara romanco | Esperanto | Arg-1923-954 | 2013-12-18 17:28 Manfred | only this remove |
Richard Schulz, |
Li kaj ŝi jam konas sin delonge, |
pli precize, jam de dek-du jaroj, |
kaj ilian amon kvazaŭ sponge |
sorbis for unua grizaj haroj. |
Tre dolore ili jen silentas, |
jen dolore ankaŭ babilaĉas, |
kisas sin, sed jam kisante pentas, |
ĉar la kisoj tute ne plu plaĉas. |
Foje ŝi senhelpe ekploregas. |
Tion li rigardas tre ĝenite. |
Li ĉagrenon sian ame flegas. |
Tion ŝi suferas tre premite. |
"Ni promenu iom ĉe la bordo!" |
diris li kaj ŝi pri tio miras. |
Ili do promenas laŭ la fjordo, |
ree venas hejmen kaj sopiras. |
La feliĉo ege for elglitis. |
"Ĉu vi do la pordon bone ŝlosis?" |
Ili sin rigardi eĉ evitis. |
Sed la botojn ili zorge brosis. |
Author of this Esperanto poem is Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26). Tiu ĉi poemo aperis en 1979-10-01 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", eldonitaj de Rikardo Ŝulco (Richard Schulz), en la numero 791001. Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. |