eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Friedrich Pillath | Pinarbo staras sola | Esperanto | Arg-2287-1023 | 2015-03-19 16:43 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | En nord' unu pino en solo | Esperanto | Arg-2074-1023 | 2014-05-23 14:39 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | En nord' unu pino | Esperanto | Arg-2073-1023 | 2014-05-23 14:27 Manfred | nur tiun forigu | |
Heinrich Heine | * Ein Fichtenbaum steht einsam | Germana | Arg-2072-1023 | 2014-05-23 14:24 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Friedrich Pillath | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | |
Pinarbo staras sola | En nord' unu pino en solo | |
En nordo sur nuda altaĵ'. | Dormetas sur nuda altaĵo; | |
Ĝi dormas; el neĝ' kaj glacio | Glacia kaj neĝa tavolo | |
Ĝin kovras blanka litaĵ'. | Ĝin kovras per tomba tolaĵo. | |
Sonĝadas ĝi pri palmo | Ĝi sonĝas, ke palmo gracia, | |
Ĝemanta en orient', | En unu dezert' orienta, | |
Soleca, sur arda deklivo | Eterne pri lando alia | |
En maldolĉega silent'. | Malgaje sopiras silenta. | |
Traduko de la Germana poemo "Ein Fichtenbaum steht einsam" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Friedrich Pillath (†1932-04.03). Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/heine/pinarbo.html. | Traduko de la Germana poemo "Ein Fichtenbaum steht einsam" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php. |