eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Justinus Kerner | * Wohl auf noch getrunken | Germana | 1809 | Arg-2089-1030 | 2015-01-27 23:51 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfred Retzlaff | Nun estu trinkata | Esperanto | 2014 | Arg-2265-1030 | 2015-01-28 00:00 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier | Eltrinku la vinon | Esperanto | Arg-2090-1030 | 2014-05-30 10:37 Manfred | nur tiun forigu |
Justinus Kerner, | Justinus Kerner, | |
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Ludwig Emil Meier | |
Nun estu trinkata brilanta la vin'! | Eltrinku la vinon, foriras nun mi; | |
Karuloj, mi devas forlasi nun vin. | adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi! | |
Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom', | Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment', | |
Pelata mi estas migrema mi hom'. | perforte fortiras min freŝa la vent'. | |
La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel', | La suno ne restas ĉe sama stelar', | |
Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'. | trans landojn ĝi migras kaj super la mar'. | |
La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'. | La ondoj ne haltas ĉe sia la bord', | |
La ŝtormo bruadas potence tra l' land'. | la ventoj forkuras muĝante kun fort'. | |
Kun hasta nubaro la bird' flugas jen | Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for, | |
Kaj kantas enfore pri sia reven'. | al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'. | |
Peliĝas nun same la hom-junular', | Kaj tiel junulo migremas sen fin', | |
Por migri eksteren tra lando kaj mar'. | simila al tero, al sia patrin'. | |
Salutas lin tie jen super la mar' | Salutas lin sonoj konataj trans mar', | |
El lia hejmlando veninta birdar'; | de l'hejm' alfluginta kantanta birdar'; | |
Odoras hejmece ĉirkaŭe de li, | Lin tuŝas de floroj intima odor', | |
Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi. | la ventoj patrujaj alblovas ĝin for. | |
La birdoj rekonas la domon de li, | La birdojn li konas el sia hejmland', | |
La florojn li plantis pro am' tie ĉi. | la florojn li iam kolektis, amant'; | |
La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi, | kaj amo lin sekvas, sekreta mister', | |
Hejmeca fariĝas la foro por li. | lin faras enhejma sur fremda la ter'. | |
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18 - †1862-02-21) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919). Pri la tradukinto vidu la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier. La esperantigon de tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libreto "Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig), Germanio. | ||
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18 - †1862-02-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014. |