Aaron David Irvine, Tra sagoj ĝis saĝoj |
|
Post morttrimilo fine ekkuraĝoj, |
Kune june festas, |
Kampe fajre ludoj koloras; |
Troviĝas ŝanĝemo en esperegoj, |
Ja kontraŭ la sagoj. |
|
Per daŭre malamaj flamaj fikoroj, |
Inter ni iuj plorigas plu, |
Por diskomuna cel' de kiu; |
Ulstron renaskas feniksaj infanoj, |
Ja haltas la sagoj. |
|
Petale el delongaj profundvundoj, |
Refloras du nuancoj kunen, |
Stumbliras homaranoj bonen; |
Jen respekte tolere kunfeliĉoj, |
Jam sojlo al saĝoj. |
|
|
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Aaron David Irvine, publikigita 1999-07. |