Ulrich Matthias, Monda himno |
|
Kantebla laŭ la melodio de la Eŭropa Himno (el la 9-a sinfonio de Beethoven) |
|
Muroj de miljaroj baras |
vojon al tutmonda bon’. |
Inter ni landlimoj staras, |
regas jen perfort’, jen mon’. |
|
Kelkaj vivas en mizero |
ne eskapas el malriĉ’, |
kelkaj restas en sufero, |
mankas ŝanĉo por feliĉ’. |
|
Inter ni, la nekonatoj |
forgesiĝas simpla ver’: |
ĉiuj homoj estas fratoj, |
vivas sur la sama ter’. |
|
Havas ni nur unu mondon, |
sekve ĝin konservu ni, |
formu familian rondon |
por tutmonda harmoni’. |
|
Homa digno, homaj rajtoj |
gvidu nin al nia cel’, |
homojn kun malsamaj trajtoj |
ĉiu kun aparta bel’. |
|
Homaj rajtoj, homaj devoj |
regu sur la tersurfac’ |
por ke plenumiĝu revoj |
por ke realiĝu pac’. |
|
Por feliĉo en estonto |
jen valoras nia pen’. |
Amo estu nia fonto |
por labori por kompren’. |
|
Novaj sentoj, novaj ventoj |
blovu nun tra land’ kaj mar’, |
floru ĉiuj kontinentoj, |
floru tuta la homar’. |
|
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Ulrich Matthias. |