eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Annette von Droste-Hülshoff | * Letzte Worte | Germana | Arg-315-160 | 2004-05-27 10:56 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Lastaj vortoj (2) | Esperanto | 2004-05-16 | Arg-474-160 | MR-311-5 | 2004-05-16 13:52 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfredo Ratislavo | Lastaj vortoj (1) | Esperanto | 2004-05.15 | Arg-316-160 | 2004-05-16 13:55 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | Lastaj vortoj (0) | Esperanto | 2004-05-16 | Arg-475-160 | 2004-05-16 17:17 Manfred | nur tiun aldonu |
Joseph Ferdinand Berger | Lastaj vortoj | Esperanto | 1958 | Arg-467-160 | 2009-11-22 09:37 Manfred | nur tiun forigu |
Annette von Droste-Hülshoff, | Annette von Droste-Hülshoff, | |
tradukita de Joseph Ferdinand Berger | tradukita de Manfredo Ratislavo | |
1a traduk-versio | ||
Amatoj, kiam min forlasis | Karuloj, kiam pasis mia | |
spirit', ne ploru do pro mi! | Spirit’, pri mi ne ploru vi; | |
Por paca ekzistad' min kaŝis | Ĉar lumas jen en paco Dia | |
en brila tag' la bona Di'. | Eterna tago ja al mi. | |
Ne estas plu ĉagreno tera. | En tiu senaflikta foro | |
Eternas via bild' ĉe mi. | Memoru daŭre mi pri vi, | |
Mi petos pri balzamo vera | Por viaj vundoj kaj doloro | |
por vundoj kaj dolor' de vi. | Mildigon volas peti mi. | |
Se svingas Pac' en nokta ombro | Se nokte per flugilo sia | |
Serafflugilojn super Ter', | Pac' tuŝas tiun mondon ĉi, | |
ne pensu plu pri mia tombo! | Ne pensu plu pri tombo mia, | |
Salutas mi el stela sfer'. | Vin de l' stelar' salutas mi.1) | |
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte" de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10 - †1848-05-24) en Esperanton de Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 - †1976-03-28) en 1958. Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue publikigita en 1958, ĝi aperis en la Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2, sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon "http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/ Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio. Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli nova scienca ekkono - de ŝia nevino Elisabeth, post la morto de Annette von Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis la poemon al Annette von Droste-Hülshoff. Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2.. | Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte" de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10 - †1848-05-24) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2004-05.15. La origina versio de tiu ĉi poemo estas laŭ informo de l' 06.02.2003 fare de d-rino Edda Baußmann de la societo "Annette von Droste-Hülshoff" (Am Haus Rüschhaus 81, D-48161 Münster/Westfalen, Germanio, bausmann@droste-gesellschaft.de, www.droste-gesellschatf.de) ne verkita de la poetino mem sed de ŝia nevino Elisabeth, post ŝia morto. | |
1) aŭ: Ĉar de l' stelar' salutas mi. |