eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | La urbo (2a versio) | Esperanto | Arg-348-173 | 2004-02-22 14:30 Manfred | nur tiun forigu | |
Richard Schulz | La urbo | Esperanto | 1984 | Arg-347-173 | 2013-02-26 15:12 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | La urbo | Esperanto | 1984-03 | Arg-346-173 | 2004-02-22 12:54 Manfred | nur tiun aldonu |
Theodor Storm | * Die Stadt | Germana | Arg-345-173 | 2004-02-22 12:35 Manfred | nur tiun aldonu |
Theodor Storm, | Theodor Storm, | |
tradukita de Richard Schulz | tradukita de Manfredo Ratislavo | |
Ĉe griza strand', ĉe griza mar', | Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’ | |
Jen kuŝas la urbet'. | Situas la urbet'; | |
Nebulo ondas trans digar', | Nebulas sur la tegmentar’, | |
Kaj muĝas tra l' silent' la mar' | La monotona bru de l’ mar’ | |
Proksime de ' urbet'. | Aŭdiĝas tra l’ kviet'. | |
Susuras ne arbar'. Sen ĉes' | Arbar’ ne estas tie ĉi, | |
Ne kantas maje birda par'. | Ne kantas bird’ sen ĉes'; | |
En nokt' autuna preter gres' | Anseroj nur, kun dura kri’, | |
Kaj griza strand' kun kriagres' | Forflugas alte preter ĝi, | |
Flugmigras anserar'. | Ĉe l’ strando flirtas gres'. | |
Sed batas mia kor' por ci, | Sed pendas mia kor’ de vi, | |
Ci griza urb' ĉe l' mar'. | Vi griza urb’ ĉe l' mar'; | |
La ĉarm' de la junec' por mi | De la juneco sorĉ-graci’ | |
Ridete brilas plu sur ci, | Ridante kuŝas super vi, | |
Ci griza urb' ĉe l' mar'. | Vi griza urb' ĉe l' mar'. | |
Traduko de la Germana poemo "Die Stadt" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26) en 1984. La traduko estas - kun permeso de la eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann, prenita el la libro "La muzino" de Rikardp Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo, en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero 6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell". Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | Traduko de la Germana poemo "Die Stadt" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |