eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Leopold Elb | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Malgajon mi sentas en koro, | Ne scias mi, kial mi estas | Ne scias mi, kial subita | ||
sed kial tia tim'? | Malgaja en la kor’. | malgaj' en la koro naskiĝis; | ||
Legendo el pratempa foro | Antikva fabelo restas | el tempo jam enterigita | ||
Vagadas tra mia anim'. | Por ĉiam en mia memor’. | legendo al mi reviviĝis. | ||
Jam fluas la Rejn' en malhelo, | Vespero jam ekmalheliĝas, | Jam malvarmetiĝas l' aero, | ||
kaj malvarmetas l' aer'. | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | la Rejno mallaŭte babilas, | ||
Sed brilas la mont' en orbelo | La supro de l’ monto lumiĝas | per oro de l'sun' en vespero | ||
pro suna lum' de l' vesper'. | En vespersuna bril’. | la supro de l' monto rebrilas. | ||
Jen supre kabino provokas | Belega knabino jen tronas | Plej belan knabinon mi vidas: | ||
per ora juvelar', | Kun ora juvelar’, | en ora ornamo brilante, | ||
kaj ŝia beleco allogas | La belan vizaĝon kronas | sur supro de l' monto ŝi sidas, | ||
kaj ŝia ora harar'. | Mirinde la ora harar’. | la harojn mistere kombante. | ||
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | Ŝi uzas kombilon el oro | La oran kombilon ŝi movas | ||
sirene kantas ŝi | Kaj dume kantas ŝi. | kaj kantas tra l' pura aero, | ||
per neimagebla, mirige | Mirige tuŝas al koro | kaj forto mirinda sin trovas | ||
potenca melodi'. | Sorĉiga la melodi’. | en tiu ĉi kant' de l'vespero. | ||
Ŝipiston en eta boato | Kaj sopiregon eksentas | Ŝipet' iras sur la rivero, | ||
Turmentas koremoci'. | Ŝipisto dum sia vetur’; | ŝipisto ektremis de l' kanto, | ||
Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | Rifaron li ne priatentas, | kaj blinda por ĉiu danĝero | ||
rigardas nur supren al ŝi! | Al monto rigardas li nur. | rigardas li al la kantanto. | ||
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | Mi kredas, ke dronos finfine | Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | ||
la ondoj lin kun boat'. | Ŝipisto kun sia boat’, | perdiĝis sub l' akvoturnado; | ||
Nun kuŝas li en la profundo | Kaj tion kaŭzis feine | ĝin Lorelej' faris kruela, | ||
pro Loreleja kantad'. | La Loreleja kantad’. | per sia mirinda kantado. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. |