Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lurleia

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 
tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de N. N. 01   tradukita de Leopold Elb    
 
El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
          Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Ne scias mi, kio okazis   Malgajon mi sentas en koro,   Ignoro, quid id sibi velit,   Ne scias mi, kial mi estas   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
al mia tristema kor':   sed kial tia tim'?   Tristissimus cur sim,   Malgaja en la kor’.   daß ich so traurig bin;
Antikva legendo min kaptis,   Legendo el pratempa foro   Antiqui aevi fabellam   Antikva fabelo restas   ein Märchen aus alten Zeiten,
ne cedas el mia memor'.   Vagadas tra mia anim'.   Cur saepe volverim.   Por ĉiam en mia memor’.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.
 
La Rejno fluadas trankvile   Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Vesperascit et frigescit,   Vespero jam ekmalheliĝas,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,
murmuras kiel mister',   kaj malvarmetas l' aer'.   Et Rhenus leniter it,   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   und ruhig fließt der Rhein;
la supron ŝtonegan orumas   Sed brilas la mont' en orbelo   Cacumen montis lucescit,   La supro de l’ monto lumiĝas   der Gipfel des Berges funkelt
sunbriloj de la vesper'.   pro suna lum' de l' vesper'.   Dum Phoebus occidit.   En vespersuna bril’.   im Abendsonnenschein.
 
Plej bela virgino jen sidas   Jen supre kabino provokas   Sedet in summo montis   Belega knabino jen tronas   Die schönste Jungfrau sitzet
mirinda sur la montet'   per ora juvelar',   Virgo pulcherrima,   Kun ora juvelar’,   dort oben wunderbar,
kaj ŝia oraĵo radias, 1)   kaj ŝia beleco allogas   Auro nitet gemma frontis,   La belan vizaĝon kronas   ihr goldnes Geschmeide blitzet,
ŝi logas kiel magnet'.   kaj ŝia ora harar'.   Se pectit auricoma.   Mirinde la ora harar’.   sie kämmt ihr goldenes Haar.
 
Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Aureolo pectine pectit,   Ŝi uzas kombilon el oro   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,
abundan per ora kombil',   sirene kantas ŝi   Carmen canens procul,   Kaj dume kantas ŝi.   und singt ein Lied dabei;
kantante misteran lidon, 2)   per neimagebla, mirige   Mirandum id habet modum   Mirige tuŝas al koro   das hat eine wundersame,
ravantan kiel sunbril'.   potenca melodi'.   Nec non virilem simul.   Sorĉiga la melodi’.   gewaltige Melodei.
 
Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipiston en eta boato   In cymba navitam mille   Kaj sopiregon eksentas   Den Schiffer im kleinen Schiffe
kaptiĝas per stranga dolor',   Turmentas koremoci'.   Angores feri tenent,   Ŝipisto dum sia vetur’;   ergreift es mit wildem Weh;
la rifon li tute ignoras.   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Non videt scopulos ille,   Rifaron li ne priatentas,   er schaut nicht die Felsenriffe,
atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas nur supren al ŝi!   Ocli non si sursum vident.   Al monto rigardas li nur.   er schaut nur hinauf in die Höh.
 
Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Opinor undas devorare   Mi kredas, ke dronos finfine   Ich glaube, die Wellen verschlingen
ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   la ondoj lin kun boat'.   Nautam cum navicula,   Ŝipisto kun sia boat’,   am Ende Schiffer und Kahn;
kaj kulpa pri tio nur estas   Nun kuŝas li en la profundo   Effecit solo canendo   Kaj tion kaŭzis feine   und das hat mit ihrem Singen
kantado de la virin'.   pro Loreleja kantad'.   Lurleia id dea.   La Loreleja kantad’.   die Lorelei getan.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en la Latinan de N.
N. 01.

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
 
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
               
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
               
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.