Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La Sileziaj teksistoj Esperanto 2004-05-31 Arg-489-240 | MR-347-2-1 2004-06-02 11:46 Manfred nur tiun aldonu
Emil Pfeffer La ruĝaj teksistoj Esperanto 1929 Arg-481-240 2004-05-24 22:44 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana 1846 Arg-479-240 2004-06-02 11:33 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Die schlesischen Weber

 

Heinrich Heine,
La ruĝaj teksistoj

 
    tradukita de Emil Pfeffer
 
Im düstern Auge keine Träne   En senlarma okul' kaŝante la sentojn,
Sie sitzen am Webstuhl und fletschen die Zähne:   Ili sidas kaj teksas kaj grincas la dentojn:
Deutschland, wir weben dein Leichentuch,   Malnova mond'! Ni teksas en pen'
Wir weben hinein den dreifachen Fluch -   Morttukon al vi kun triobla malben' -
Wir weben, wir weben!   Ni teksas, ni teksas!
 
Ein Fluch dem Gotte, zu dem wir gebeten   Malben' al diaĵo, al kiu kun preĝo
In Winterskälte und Hungersnöten;   Turniĝis en frosto, malsato kaj neĝo
Wir haben vergebens gehofft und geharrt,   Ni kaj atendadis en vana esper' ...
Er hat uns geäfft, gefoppt und genarrt -   Ĝi mokis kaj ridis je nia mizer' -
Wir weben, wir weben!   Ni teksas, ni teksas!
 
Ein Fluch dem König, dem König der Reichen,   Malben' al la reĝo, la reĝo de riĉaj,
Den unser Elend nicht konnte erweichen,   Senkora vampiro por ni malfeliĉaj,
Der den letzten Groschen von uns erpreßt   Senigis li nin de la lasta mon',
Und uns wie Hunde erschiessen läßt -   Nun oni nin pafas laŭ lia ordon' -
Wir weben, wir weben!   Ni teksas, ni teksas!
 
Ein Fluch dem falschen Vaterlande,   Malben' al falsa la patrolando,
Wo nur gedeihen Schmach und Schande,   Kie regas tiaj vampiroj en bando,
Wo jede Blume früh geknickt,   Elsuĉas vivsukojn el ĉiu jun-flor',
Wo Fäulnis und Moder den Wurm erquickt -   Protekt' nur por vermoj, putraĵ', malhonor' -
Wir weben, wir weben!   Ni teksas, ni teksas!
 
Das Schiffchen fliegt, der Webstuhl kracht,   Kaj krakas teksilo kaj flugas ŝipet',
Wir weben emsig Tag und Nacht -   Ni teksas sen ĉes', kun la mort' pro l' vet' ...
Altdeutschland, wir weben dein Leichentuch,   Malnova mond'! Ni teksas en pen'
Wir weben hinein den dreifachen Fluch,   Morttukon al vi kun triobla malben' -
Wir weben, wir weben!   Ni teksas, ni teksas!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1846.

Ursprünglicher deutschsprachiger Text
der zweiten Fassung des Gedichtes, die im
Jahr 1846 von H. Püttmann in der
Gedichtsammlung „Album. Originalpoesien“
– mit dem Vermerk „vom Dichter
revidirt“ - herausgegeben worden ist.
[Laut Netznachricht vom 27.05.04 des
Heinrich-Heine-Instituts Düsseldorf, Frau
Marianne Tilch.]
  Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Emil
Pfeffer (*1891-12-16 - †1965-11-20)
en 1929.

La traduko de Emil Pfeffer aperis en la
sveda revuo "Svenska Arbetar-Esperantisten"
(= "La sveda laborista Esperantisto", en
la septembra-oktobra numero de 1929, sur
paĝo 83. Mi, Manfred Retzlaff, trovis
tiujn informojn kaj la tradukon de Emil
Pfeffer en la libro "Verkoj de Heinrich
Heine" de Adolf Holzhaus, eldonita en 1973
de la "Esperanto-Ligo en Israelo".