eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Soldat' mi estas | Esperanto | 2003-04 | Arg-563-278 | MR-403-1b | 2005-02-02 11:43 Manfred | nur tiun forigu |
N. N. 05 | * Ich bin Soldat | Germana | Arg-562-278 | 2005-02-02 11:40 Manfred | nur tiun aldonu |
N. N. 05, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
1. Soldat’ mi estas, sed nur malvolonte, |
ne estis iam demandita mi. |
Kaptata estis mi, ke mi estonte |
servadu en armea kompani’. |
De l’ karulin’, de l’ cirklo amikara |
Perforte estis forŝirata mi, |
turmentas la ĉagren’ min, la amara, |
kolere pensas mi pri tio ĉi. |
2. Soldat’ mi estas, sed nur kontraŭvole, |
ne amas la soldat-vestaĵon mi. |
Por min defendi ja sufiĉus sole |
baston’ kaj ne arme-infanteri’. |
Por kio vi soldatojn, aĥ, bezonas? |
Regantoj, diru tion vi al mi! |
Por via glor’ – pri ghi vi fanfaronas – |
la greno-kampojn distretigas vi. |
3. Soldat’ mi estas, devas nur marŝadi |
- anstataŭ laborad’ posteno-star’ - |
kaj antaŭ oficiroj salutadi, |
orgojlon vidi de l’ arogular’. |
Mi devas murdi homojn senkompate, |
el kiuj ĉiu estas mia frat’, |
Kaj kripligite vokos mi malsate |
post la milito: „Estis mi soldat’!“ |
4. Vi turnu vin nun unu al alia |
amike, fratoj el Franci’ aŭ Germani’! |
Egalas la kolor’ de vesto via, |
Salutu vin ne plu per munici’! |
Ni hejmen marŝu! Ek al nia tero! |
Forpelu la tiranojn ni de ĝi! |
Nur ili ja militas, de l’ libero |
soldat’ volonte volas esti mi! |
Traduko de la Germana poemo "Ich bin Soldat" de N. N. 05 en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2003-04. |