eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Julianna Vas--Szegedi | * Post vintro | Esperanto | 2005-04 | Arg-619-306 | 2005-05-04 09:50 Manfred | nur tiun forigu |
Julianna Vas--Szegedi, |
Vekiĝas la natur’, printempon atendas. |
Branĉetoj verdiĝas malvigle kaj treme, |
sed ilin jam tuŝis la ĉiel’ senteme, |
odoranta venteto supren etendas. |
Kreskas floretoj, ŝajnas kolora kovril’ |
sub blua ĉiel’. Birdoj kantas senĉese, |
gejunuloj interbrakumas karese, |
promenadas duope en dolĉa trankvil’. |
Vekiĝas arboj kaj bestoj, eĉ la Tero, |
varmiga lumo, kiel majesta tuko |
sin sternas, kaj ĝermas la nova espero. |
La morto kaj la nasko daŭre alternas, |
la homoj foj-foje falas kaj ekstaras, |
sed la benita Vivo ĉiam eternas! |
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Julianna Vas--Szegedi, publikigita 2005-04. Origine verkita en Esperanto de s-ino Julianna Vaz-Szegedi, Tiszafüred, Hungario |