Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Silezia somero Esperanto 1986-21-02 Arg-640-317 | MR-199-2b 2005-07-05 10:52 Manfred nur tiun forigu
Carl Hauptmann * Schlesischer Sommer Germana Arg-639-317 2005-07-05 10:42 Manfred nur tiun forigu

Carl Hauptmann,
Schlesischer Sommer

 

Carl Hauptmann,
Silezia somero

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sommer ist nun geworden.1)   Nun somer’ fariĝis,
Weiche Winde wehn.   Blovas varma vent’.
Lichte Lämmerherden   Helaj nuboj iras
Hoch am Himmel ziehn.   Sur la firmament’.
 
Breiten ihre Wogen   Ili etendiĝas
Weit hinaus ins Land.   Larĝe en aer’
Goldne Ernten reifen   Maturiĝas oraj
Über dürrem Sand.   Spikoj sur la ter’.
 
Und die graue Lerche   La alaŭdo levas
Hebt sich auf im Lied.   Alten sin kun kant’,
Sommerwarmes Klingen   La aer’ sonoras
Durch die Lüfte zieht.   Super varma land’.
 
Auch in meiner Armut   Mi la sunan lumon
Trank ich Sonnenlicht.   Trinkis en mizer’,
Sommer, du bist kommen,   Senrikolte, kvankam
Goldne Ernten nicht.   Venis la somer’.
 
Weite Ährenfelder   Larĝaj kampoj trinkis
Tranken Sonnenschein   Brilon de la sun’
Aus den Ätherlüften   El-etere meze
Tief ins Herz hinein.   En la koron nun.
 
Nur im tiefen Grunde   Plej profunde sonas
Glüht und blüht ein Traum,   Sonĝo en la sin’,
Und ein Ahnen schwebet -   Mi apenaŭ kaptas -
Und ich fass’ es kaum.   Antaŭsente ĝin.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Carl Hauptmann (Karlo Haŭptmano, *1858-05-11
- †1921-02-04).
  Traduko de la Germana poemo "Schlesischer
Sommer" de Carl Hauptmann (Karlo Haŭptmano,
*1858-05-11 - †1921-02-04) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1986-21-02.
 
1) Tiu ĉi linio tekstu pro la vers-ritmo
eble prefere:
   
Sommer ist geworden.