Ludwig Lazarus Zamenhof, La espero |
|
En la mondon venis nova sento, |
tra la mondo iras forta voko; |
Per flugiloj de facila vento |
nun de loko flugu ĝi al loko. |
|
Ne al glavo sangon soifanta |
ĝi la homan tiras familion; |
Al la mond’ eterne militanta |
ĝi promesas sanktan harmonion. |
|
Sub la sankta signo de l’ espero |
kolektiĝas pacaj batalantoj, |
Kaj rapide kreskas la afero |
per laboro de la esperantoj. |
|
Forte staras muroj de miljaroj |
inter la popoloj dividitaj; |
Sed dissaltos la obstinaj baroj, |
per la sankta amo disbatitaj. |
|
Sur neŭtrala lingva fundamento, |
komprenante unu la alian, |
La popoloj faros en konsento |
unu grandan rondon familian. |
|
Nia diligenta kolegaro |
en laboro paca ne laciĝos, |
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro |
por eterna ben’ efektiviĝos. |
|
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). |