Joachim Gießner, Lokomotivo forgesita |
|
Krepuskas, dense sinkas la vespero, |
kaj nigraj nuboj flugas tra l'ĉiel'. |
Nek lun', nek stel', obskur-danĝera sfero, |
senbrile nur minacas la malhel'. |
|
Alproksimiĝas fino de l'deĵoro, |
al hejmo iros nun la trakforkist', |
ĉar baldaŭ servos - en kvarona horo - |
por nokt-deĵor' alia komutist'. |
|
Jam venas li, amika salutado. |
"En ordo estas ĉio tie ĉi." |
Kaj fulme post deĵoro-transdonado |
el regadejo malaperas li. |
|
"Veter' diabla", pensas l'alternulo, |
"eĉ pluvas nun, malbone vidas mi". |
Sed venas trajnoj, kaj laŭ la regulo |
esploras, fiksas itinerojn li. |
|
Post tio eta paŭzo kaj trankvilo. |
Li prenas seĝon, iom da ripoz'. - |
"Ha, kio estas tio? Ruĝa brilo! |
ĉu sonĝ'?" Terura la supoz'. |
|
Ĉar tie en apuda parko-trako |
lokomotivoj parkas laŭ kutim'. |
"Ĉu eble mi pro tutsenzorga ago |
forgesis ion?" Ŝvitas li pro tim'. |
|
Rapide tra l'fenestro malfermita |
ekkoni provas la objekton li: |
konturo ŝajnas, io renversita, |
kun bufro-bloko certe kolizi'! |
|
Sin klinas el fenestro kun fajfilo, |
per lamp' signalas, fajfas sen rezult'. |
Nek mov', respond', horora nur trankvilo. |
Ho, venos de l'stacia ĉef' tumult'. |
|
Alproksimiĝas li kun stranga sento. |
Ĉu mistifikis lin fantom-figur'? |
Ekdubas li pri propra la prudento - |
lokomotivo mankas, jen lanterno nur. |
|
Ĉu povas fidi li al la okulo, |
fitrompis nokta halucinaci'? |
Sed tamen kontraŭ la signal-regulo |
troviĝas la lanterno tie ĉi. |
|
Lanterno ruĝa, kiun la kolego |
amuze metis fine de la trak'. |
Ĝi zorgis pri terura ekscitego |
- al trakforkisto mankas nun konjak'. |
|
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). |